Johan Ludvig Runeberg

(Alidirektita el J. L. Runeberg)

Johan Ludvig RUNEBERG (naskiĝis la 5-an7-an de februaro 1804, mortis la 6-an de majo 1877) estis svedlingva finnlanda poeto. J. L. Runeberg estas la nacia poeto de Finnlando.

Johan Ludvig Runeberg
Persona informo
Naskonomo Johan Ludvig Runeberg
Naskiĝo 5-an de februaro 1804 (1804-02-05)
en Jakobstad
Morto 6-an de majo 1877 (1877-05-06) (73-jaraĝa)
en Porvoo
Tombo Porvoo vd
Religio luteranismo vd
Etno Svedlingvaj finnlandanoj vd
Lingvoj svedafinna vd
Ŝtataneco Grandprinclando FinnlandoSvedio vd
Alma mater Reĝa Akademio de Åbo (Turku) vd
Subskribo Johan Ludvig Runeberg
Familio
Patro Lorenz Ulrik Runeberg vd
Gefratoj Carolina Runeberg vd
Edz(in)o Fredrika Runeberg vd
Infanoj Walter Runeberg • Ludvig Mikael Runeberg • Lorenzo Runeberg • Johan Wilhelm Runeberg • Fredrik Runeberg vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • ĵurnalisto • himnoverkisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva dum 1827– vd
Verkado
Verkoj Maamme ❦
The Elk Hunters ❦
The Tales of Ensign Stål vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
busto de li en Jakobstad

Runeberg naskiĝis en Jakobstad (finne: Pietarsaari) kaj studis en Åbo (finne: Turku). Li laboris kaj mortis en Borgå (finne: Porvoo), kie lia hejmo estas muzeigita.

La plej granda parto de lia poezio estas romantika kaj priskribas la vivon de la kamparanoj en Finnlando. Lia plej fama verko estas la poemciklo Fänrik Ståls Sägner, kiu estiĝis inter 1840 kaj 1860. Ĝia unua ero Vårt land (finne: Maamme) fariĝis la Nacia himno de Finnlando. En sia konata poemo, Bonden Paavo (farmisto Paavo, Saarijärven Paavo en la finna), Runeberg priskribas la persistemon kaj forton de spirito (Sisu) de kamparano, kiu ĉiujare metas pli kaj pli da floemo en la panon por doni ĝin al siaj najbaroj kaj tiel malhelpi morton per malsatego.

J. L. Runeberg estas la avo de Nino Runeberg, la unua prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando.

Eksteraj ligiloj redakti