Rudolf Maros [maroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Maros Rudolf estis hungara komponisto, aldviolonisto, altlerneja instruisto. Lia filo estis Miklós Maros, lia filino estis Éva Maros.

Rudolf Maros
Iam estis memortabulo pri Rudolf Maros
Iam estis memortabulo pri Rudolf Maros
Persona informo
Naskonomo Maros Rudolf
Naskiĝo la  19-an de januaro 1917(nun 1917-01-19)
en Stachau (Ĉeĥio (Aŭstrio-Hungario))
Morto la 3-an de aŭgusto 1982
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Rudolf Maros
Familio
Infanoj Miklós MarosÉva Maros
Okupo
Okupo komponisto • universitata instruisto • aldviolonisto
vdr

Rudolf Maros [1] naskiĝis la 19-an de januaro 1917 en Stachau, li mortis la 3-an de aŭgusto 1982 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rudolf Maros frekventis konservatorion en Győr, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1942. Inter 1939–1942 li estis ankaŭ aldviolonisto. Liaj pli gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály, János Temesváry, Albert Siklós. Post la diplomo li instruis en konservatorio de Pécs. En 1949 li plulernis en Prago de Alois Hába, poste li instruis en la Muzikakademio ĝis 1978. En la 1960-aj jaroj kelkfoje li frekventis somerajn kursojn en Darmstadt, en 1971 li havis stipendion en Berlino. Li ricevis plurajn premiojn inter 1954-1980, en 1991 postmortan premion. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis 2 gefilojn.

Elektitaj teatraj roloj redakti

  • Metropolisbaleto
  • Ecseri lakodalmas (1950)
  • Quadros Soltos (1968)
  • The Poltroon (1972)

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

  • iam estis memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti