Miklós Maros [miklOŝ maroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Maros Miklós estis hungardevena sveda komponisto, dirigento, instruisto. Lia patro estis Rudolf Maros, lia fratino estis Éva Maros.

Miklós Maros
Persona informo
Naskonomo Maros Miklós
Naskiĝo 14-an de novembro 1943 (1943-11-14) (80-jaraĝa)
en Pécs
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Rudolf Maros
Frat(in)o Éva Maros
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • dirigento
TTT
Retejo https://www.mmaros.com/
vdr

Miklós Maros [1] naskiĝis la 14-an de novembro 1943 en Pécs.

Biografio redakti

Miklós Maros frekventis muzikan mezlernejon en Budapeŝto (lia ĉefinstruisto estis Rezső Sugár), poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1967. Lia majstro estis Ferenc Szabó (komponisto). En la sekva jaro li forlasis las landon kaj daŭrigis siajn studojn en muzikarta altlernejo en Stokholmo de en:Ingvar Lidholm kaj György Ligeti. De 1971 Maros instruis en pluraj lernejoj en Stokholmo. Li estis ankaŭ aktiva dirigento en sia propra orkestro, kiun li fondis en 1972 kune kun sia edzino. Okazis ĉirkaŭ 150 prezentoj en Skandinavio, Nederlando, Aŭstrio, Hungario kaj Germanio. En la jaroj 1980 kaj 1981 li vivis en Okcidenta Berlino helpe de stipendio, poste li estas sendependa komponisto. Li ricevis svedajn premiojn.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • ĉambra muziko No. 1 (por 5 blovinstrumentoj, 1962)
  • Mononome (por 2 basaj flutoj, 1971)
  • Stora Grusharpan (opero, 1982)
  • ĥoralo (por vira kvinteto, 1982)
  • Sinfonietta (por ĉambra muziko, 1985)
  • konĉerto (por klarneto kaj orkestro, 1989)
  • Cinguettio (por 2 flutoj, 1996)
  • Simfony No. 4 (por orkestro, 1998)
  • Neŭtra (opero, 2002)
  • Elfentanz (por 4 flutoj, 2007)
  • Duettino (por violono kaj gitaro, 2017)

Fontoj redakti

Referencoj redakti