Sándor Bökönyi [ŝAndor bokonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bökönyi Sándor estis hungara arkeologo, profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1984).

Sándor Bökönyi
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1926 (1926-03-17)
en Vállaj
Morto 25-an de decembro 1994 (1994-12-25) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkeologohistoriistozoologo
vdr

Sándor Bökönyi naskiĝis la 17-an de marto 1926 en Vállaj. Li mortis la 25-an de decembro 1994 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Bökönyi frekventis lernejon en Debrecen, poste li akiris diplomon en bestokuracista fakultato (en Budapeŝto) de Agrikultura Universitato. En 1950 li eklaboris en Hungara Nacia Muzeo kaj en la sekva jaro li ankaŭ ekinstruis en la universitato. En la muzeo li fondis kolektaĵon pri arkeologiaj trovaĵoj pri prabestoj. Li aliĝis en 1973 al la Arkeologia Instituto de MTA, kie li estis direktoro inter 1979-1993. Li esploris en Alsónémedi, Tószeg, Szentes, Tác, Kiskőrös kaj en iama Buda. Baldaŭe li esploris ankaŭ eksterlande. Li estis gastoprofesoro en Los-Anĝeleso (1970 kaj 1992), Saarbrücken (1980), Romo (1983).

Verkaro (elekto) redakti

  • 1955 A szkiták kocsija (koĉero de la skitoj)
  • 1963 Die Wirbeltierfauna der Ausgrabungen in Zalavár
  • 1968 Data on Iron Age Horses of Cenral and Eastern Europe
  • 1978 "Vadakat terelő juhász..." - Historio de la bredado
  • 2006 A Przewalski-ló (Prĵevalski-ĉevalo)

Fontoj redakti