Sándor Farkas (operkantisto)

Sándor Farkas [ŝAndor farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Sándor estis hungara operkantisto (baritono).

Sándor Farkas [1] naskiĝis la 25-an de marto 1888 en Hungara reĝlando en Keselymező (nuntempa Koŝeljovo en Ukrainio), li mortis la 17-an de junio 1970 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Farkas devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto, poste li plulernis en Milano. Li debutis en 1911 en Kolozsvár en rolo: Léo Delibes: Lakmé - Nilakantha. Li aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1917, kie lia unua rolo estis Giuseppe Verdi: La traviata - Georges Germont. Li pensiuliĝis en 1954. Li ricevis premion en 1954, pli frue en 1948 li estis nomumita eterna membro de la Budapeŝta Operejo. Li ofte kantadis en koruso de Granda Sinagogo de Budapeŝto.

Elektitaj roloj redakti

Fontoj redakti