Sándor Reményi (operkantisto)

Sándor Reményi [ŝAndor remEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reményi Sándor estis hungara operkantisto, (baritono).

Sándor Reményi
Persona informo
Naskonomo Reményi Sándor
Naskiĝo 8-an de junio 1915 (1915-06-08)
en Budapeŝto
Morto 18-an de junio 1980 (1980-06-18) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Sándor Reményi [1][rompita ligilo] naskiĝis la 8-an de junio 1915 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de junio 1980 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Reményi akiris diplomon en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto, poste li plulernis en Romo. Hejmenveninta li apartenis al Reĝa Operejo de Budapeŝto inter 1940 kaj 1973, li debutis en 1941. Lia repertuaro konsistis el 70 operoj. Li ofte estis gastokantisto en operejoj aŭ koncertoj en Romo, Bruselo, Parizo, Londono kaj Vieno. Li ankaŭ instruis, en 1968 li estis ĵuriano en Hungara Televizio. Li ricevis premion en 1973.

El lia repertuaro redakti

Fontoj redakti