Sașa Pană

(Alidirektita el Saşa Pană)

Sașa PANĂ [saŝa panə] (pseŭdonimo de Alexandru BINDER; naskiĝinta la 8-an de aŭgusto 1902 en Bukareŝto; mortinta la 22-an de aŭgusto 1981 en Bukareŝto) estis rumana avangarda poeto, romanisto kaj novelisto.

Sașa Pană
Persona informo
Naskonomo Alexandru Binder
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1902 (1902-08-08)
en Bukareŝto
Morto 22-an de aŭgusto 1981 (1981-08-22) (79-jaraĝa)
en Bukareŝto
Etno rumanaj judoj vd
Lingvoj rumanafranca vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Partio Rumana Komunista Partio vd
Familio
Infanoj Vladimir Pană vd
Profesio
Okupo poeto • verkistopublikigistotradukisto vd
Aktiva dum 1921– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta al juda familio, li trejniĝis kiel kuracisto en Iași kaj Bukareŝto kaj ekhavis kvalifikon de batalkuracisto en 1927. Li interesiĝis pli pri literatura kariero, kiun li estis komencinta en 1925, post kiam li eldonis kelkajn simbolisme inspiritajn poemojn titolitajn Răbojul unui muritor (Kompto de mortonto). Li pli allogiĝis al dadaismaj temoj, moviĝante al superrealismo baldaŭ poste. Pană financis kaj redaktis la avangardan magazinon de 1928, kiu nomiĝis unu (intence minuskle). La magazino estis la bazo por eldonejo kun la sama nomo, kiun uzis Pană por presi verkojn de verkistoj kiaj Urmuz, Tristan Tzara, Stephan Roll, Ilarie Voronca, kaj ankaŭ siajn proprajn verkojn. Lia prozo estis forme de tre mallongaj verkaĵoj, kiuj unuigis la novelon kaj la poemon, reporteraĵon kaj manifeston.

Li adaptis la teknikon de pura psika aŭtomatismo de André Breton por siaj propraj kreaĵoj – Diagrame ("Figuroj"; 1930), Echinox orbitor ("Blindiga Ekvinokso"; 1931), Viața romanţată a lui Dumnezeu ("La Romantikigita vivo de Dio"; 1932). En pli malfruaj volumoj kiel Cuvântul talisman ("La amuleta vorto"; 1933), Călătorie cu funicularul ("Vojaĝo per funikularo"; 1934) Sașa Pană ekspansiis je la stilo, duobligante aŭtomatismon kun laŭŝajnaj elegioj de pli tradicia formiĝo.

Multe de la verkoj de Pană estis kombinitaj kun desegnaĵoj de notindaj artistoj kiel M. H. Maxy, Man Ray, Victor Brauner, Pablo Picasso kaj Marcel Janco.

Li ankaŭ verkis la romanon Născut în '02. Memorii, file de jurnal ("Naskiĝinta en '02. Memorverkoj kaj taglibreroj").