Gubernio Saladino

(Alidirektita el Salah ad Din)

La gubernio Saladino aŭ pli laŭ la nuna araba prononco gubernio Salah ad Din (arabe محافظة صلاح الدين, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Ṣalāḥ ad-Dīn) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ la stato de jaro 2003 ĝi havis proksimume 1 146 500 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Tikrit, kvankam laŭ la nombro de loĝantoj la plej granda urbo de la gubernio estas Samaro. La teritorio kovras areon de 24 751 kvadrataj kilometroj. Ĝi situas en la centra nordo de la ŝtato, komence nomiĝis laŭ la urbo Samaro, sed pli poste ricevis propran nomon laŭ la mezepoka reganto Saladino.

Gubernio Saladino
Gubernio
gubernio de Irako [+]

LandoIrako

ĈefurboTikrit
- koordinatoj34° N, 44° O (mapo)34.4543.583333333333Koordinatoj: 34° N, 44° O (mapo)
Areo26 000 km² (2 600 000 ha) [+]

Loĝantaro1 337 786 [+] (2009)
Denseco51,45 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2IQ-SD

Gubernio Saladino (Tero)
Gubernio Saladino (Tero)

Gubernio Saladino (Irako)
Gubernio Saladino (Irako)
DEC

Map
Gubernio Saladino
Vikimedia Komunejo:  Saladin Governorate [+]
vdr

Distriktoj redakti

La gubernio konsistas el la sekvaj 8 distriktoj:

  • Daur respektive ad-Daur
  • Faris respektive al-Faris
  • Ŝirkat respektive aŝ-Ŝirkat
  • Baiĝi
  • Balad
  • Samaro
  • Tikrit
  • Tuz Ĥurmatu