Sanad situas en la mapo en la verda munucipo
Ortodoksa preĝejo de Sanad
Katolika preĝejo de Sanad

Bazaj informoj redakti

Sanad, serbe Санад, hungare Szanád estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Ĉoka.

Situo redakti

Sanad situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Novi Kneĵevac-Ĉoka.

Historio redakti

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Sanad 1314 da homoj, (serboj 1011 (77 %), hungaroj 157 (12 %), ciganoj 62 (5 %), rumanoj 16 (1 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti