Tri reĝoj

laŭ la Evangelioj, aro de fremduloj kiuj vizitis Jesuon ĉe Bet-Leĥemo tuj post lia naskiĝo
(Alidirektita el Sanktaj tri reĝoj)

Per la esprimo sanktaj tri reĝoj (aŭ magoj, saĝuloj) nomas la katolika tradicio la saĝulojn de la oriento, kiuj estas menciitaj en la evangelio laŭ Mateo (Mat. 2,1). Laŭ tiu evangelio ili venis el fremda lando por adori kaj pridonaci la novnaskiĝintan Jesuon en Bet-Leĥem (esperante Betlehemo). En la Nova Testamento oni tamen skribas nek ke ili estis sanktaj, nek ke ili estis tri, eĉ nek ke ili estis reĝoj. La lasta tamen ne estas malkonfirmebla, ĉar la titolo "reĝo" havis en la Romia imperio dum la mezepoko multe pli vastan signifon. En la greka teksto de la Evangelio troviĝas la vorto μαγοι (magoj).

Tri reĝoj
biblia personaro • legenda figuro • alportanto de kristnaskaj donacoj
Verko Evangelio laŭ Mateo
Informoj
vdr
La tri reĝoj vizitantaj la novnaskiĝintan Jesuon

Kiel nomoj de la tri reĝoj uziĝas en la latina tradicio ekde la komenco de la 6-a jarcento diversaj nacilingvaj variantoj (ekzistas ankaŭ esperantaj) de personaj nomoj, kiuj komenciĝas per la komencaj literoj de la unuopaj vortoj, kiuj konsistigas la latinlingvan kristanan benon Christus mansionem benedicat" (Kristo benu la domon). :

Laŭ la evangelio, stelo gvidis la tri reĝojn al Betlehemo. Ekzistas diversaj hipotezoj pri la astronomia naturo de tiu stelo.

En Matea evangelio la magoj alvenintaj al Jesuo pli ol historian eventon simbolas la homaron kiu serĉas kaj, serĉante per la inteligento kaj sciencvojoj, trovas la veron pri la origino kaj destino de unuopa homo. Ili per la donacoj al Jesuo indikas Kiun ili trovis.

La 6-a de januaro estas la festotago de la tri reĝoj; ĝi nomiĝas Epifanio.

La rakontoj en la apokrifaj evangelioj redakti

Pri la saĝuloj alvenintaj de Oriento por adori Jesuon en Betlehemo parolas pluraj apokrifaj evangelioj; kutime ilia nombro kaj ilia rango ne estas menciitaj.

Tre similas al la rakonto de la Evangelio de Mateo:

Pli malsimilas:

  • la Araba Evangelio de la Infanaĝo (ĉap. 7 kaj 8), kiu aldonas ke Maria donacis al la saĝuloj la vindojn de Jesuo, kaj aliajn detalojn - sed denove nek la nombron nek la rangon de la saĝuloj;
  • la Armena Evangelio de la Infanaĝo (cap. 5 kaj 11), kiu estas la fonto de la kristana tradicio pri la Tri Reĝoj, ĉar nur ĝi rakontas ke ili estis reĝoj, ke ili estis tri, kaj ke ili nomiĝis Melkon (reĝo de la Persoj), Balthasar (reĝo de la Hindoj) kaj Gaspar (reĝo de la Araboj); ĝi aldonas multajn pluajn detalojn kiuj ne pasis en la kutiman tradicion, ekzemple ke la reĝojn sekvis 12mil homoj, ke ili oferis ne nur oron, olibanon kaj mirhon, sed ankaŭ cinamon, aloon, arĝenton, perlojn, gemojn, ke ili havis sekretan dokumenton ktp.

La tombo de la Tri Reĝoj redakti

 
Sarkofago enhavinta la restaĵojn de la Tri Reĝoj - Baziliko de Sankta Eŭstorgio en Milano

Oni rakontas ke en la komenco de la 4-a jarcento sankta Helena, patrino de la imperiestro Konstantino, trovis la tombojn de la Tri Reĝoj kaj portis ilian restaĵojn al Konstantinopolo, en la Bazilikon de Hagia Sofia. Post malmultaj jardekoj, ĉirkaŭ la jaro 344, la imperiestro Konstanto la 1-a permesis al episkopo de Milano, Eŭstorgio la 1-a, kunporti al Milano la sarkofagon enhavantan tiujn restaĵojn, kiuj estis demetitaj en novan preĝejon (poste Baziliko de Sankta Eŭstorgio).[1]

 
Orkovrita ujo enhavanta la restaĵojn de la Tri Reĝoj - Katedralo de Kolonjo

En 1164 Frederiko la 1-a, konkerinta Milanon antaŭ 2 jaroj, ordonis al Rainald von Dassel, sia ĉefkanceliero pri Italio kaj episkopo de Kolonjo, kunporti la restaĵojn en Germanion.[2] Tiel la restaĵoj atribuitaj al la Tri Reĝoj iris de Milano al Kolonjo; en la Baziliko de Sankta Eŭstorgio restis la malplena sarkofago.

Ĉirkaŭ 1190 Nikolao el Verduno komencis krei ujon por la restaĵoj el ligno kaj arĝento, kovrita per oro. Necesis ĉirkaŭ 35 jaroj por fini la verkon, al kiu kontribuis ankaŭ aliaj oraĵistoj.[3]

En 1864 la ujon oni malfermis kaj inspektis.

En 1904 la ĉefepiskopo de Kolonjo, Fischer, donacis al la ĉefepiskopo de Milano, Ferrari, kvin malgravajn ostojn el la tomba ostaro; tiuj ostoj estas en urno apud la malplena sarkofago en la Baziliko de Sankta Eŭstorgio.

Dum la Dua Mondmilito la ujo estis provizore translokita en plurajn germanajn lokojn por protekti ĝin kontraŭ bombadoj; je la fino de la milito ĝi revenis al Kolonjo.

Kristnaskaj kutimoj redakti

En kelkaj lokoj, speciale en landoj hispanparolantaj, ĉi tiuj saĝuloj rolas same al Kristnaska paĉjo. Tamen, ilia tago estas la sesa de januaro. Tiel oni memoras la donacojn, kiujn donacis la reĝoj al ĵus naskiĝinta Jesuo.

La kutimoj malsamas laŭ landoj. Tie, kie la donaca kutimo konserviĝas, la infanoj skribas leteron al reĝoj, kiu laŭ tradicio devus komenci per priparoli la konduton, ĉu bona aŭ ne tiel bona, de la skribanta infano, kaj tuj poste, oni skribas pri la dezirataj donacoj. En kelkaj landoj aŭ urboj, oni, plej ofte la urbodomo, aranĝas la kvinan de januaro kavalkadon, en kiu la reĝoj kaj iliaj paĝioj lanĉas bombonojn al spektantaro. Kelkaj familioj ankoraŭ petas al infanoj purigi la ŝuojn antaŭ enlitiĝi, por rajti ricevi la donacojn. Ankaŭ, oni lasas al reĝoj nugatojn kaj aliajn kristnaskajn dolĉaĵojn. Dum la infanoj dormas, gepatroj metas la donacojn en videbla loko. Se ne estas infanoj, plenkreskuloj donas inter ili la donacojn antaŭ enlitiĝi. Laŭ la tradicio, malbonkondutaj infanoj ricevas karbon anstataŭ donacojn. Tamen, tial ke tio vere ne okazas, kelkaj gepatroj ŝatas ĉagreneti siajn gefilojn per dolĉa karbo, kio estas malgranda ŝtono el nigrigita sukero.

Inter amikoj kaj plenkreskuloj de grandaj familioj fojfoje oni donacas per ludo nomita sekreta aŭ nevidebla amiko. La ludo konsistas en skribi la nomon de ĉiu ludanto sur paperetoj. Poste ĉiu prenas hazarde papereton por scii, al kiu oni devas donaci. Ĉies donacanto devas resti sekreta, almenaŭ, ĝis post la donado de donacoj. Tiu ludo ne estas ekskluziva de la tago de reĝoj, sed nuntempe ĝi estas iom ofta tiu tago.

En multaj landoj, je la sesa de januaro, oni mantenmanĝas la Reĝan Kuk-ringegon. Tio estas granda kuko laŭ ringa formo. La plej tradicia ne havas farĉon, tamen nuntempe tre ofte oni ŝatas ĝin farĉita per blanka aŭ flava kremo, aŭ ĉokolado.

La sesa de januaro en multaj landoj estas feria, kaj oni konsideras ĝin la lastan tagon de la kristnaska festado kaj lernejaj ferioj. Tial, multaj gepatroj decidas duone aŭ tute forlasi la hispanan tradicion, kaj donaci la 25-an de decembro per Kristnaska Paĉjo kaj tiel lasi ĝui al siaj gefiloj la novajn ludilojn dum la kristnaskaj ferioj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Tiu historio baziĝas ĉefe sur Vita Beati Eustorgii Confessoris (Vivo de Beata Eŭstorgio), skribita ĉirkaŭ en 1200.
  2. La latina teksto de la letero adresita de Rainald al la kolonjanoj la 12-an de junio 1164 estis kopiita en diskutpaĝo de angla vikipedio.
  3. R.Lauer. Dreikönigenschrein, Salomonseite (germane). Der Kölner Dom. Alirita 2016-01-06.[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Reĝoj Ni[rompita ligilo] - esperanta traduko de la konata kristnaska kanto pri la tri reĝoj, kiu ekzistas en multaj nacilingvaj versioj kaj uziĝas dum diversaj ritoj rilataj al ilia festo