Savitri Devi Mukherji (30 septembro 1905 – 22 oktobro 1982) estis la pseŭdonimo de la greka-franca-itala verkistino Maximiani Portas (prononcita; ankaŭ literumita Maximine Portaz), elstara proponanto de la 'profunda ekologio' movado[1] kaj naziismo, kiu deĵoris por la Akso-potencoj dum la dua mondmilito kiel spiono ĉe la aliancanaj fortoj en Barato.[2][3] Ŝi verkis pri bestrajtaj movadoj kaj estis elstara ano de la nazia kaŝmedio dum la 1960-aj jaroj.[2][3][4]

Savitri Devi
Persona informo
Naskonomo Maximine Julia Portaz
Naskiĝo 30-an de septembro 1905 (1905-09-30)
en 2-a Arondismento de Liono, Liono,  Tria Respubliko de Francio
Morto 22-an de oktobro 1982 (1982-10-22) (77-jaraĝa)
en Sible Hedingham
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Viskonsino Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio hinduismo • esotera naziismo vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Grekio (1928–)
Francio (1905–1928) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Liono - filozofio
Universitato de Liono - fiziko
Universitato de Liono - filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Asit Krishna Mukherji (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Savitri Devi vd
Okupo verkisto
animal rights advocate (en) Traduki
aktivulo
poeto
spiono Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oni atribuas al ŝi pionirecon je la enkonduko de novnazia intereso en la okultisman, profund-ekologian, kaj Novepokan movadon, kaj pli ĵuse influon je la nuntempa alternativ-dekstra movado.[5] Ŝi ankaŭ influis la ĉilian diplomaton Miguel Serrano. En 1982, Franco Freda eldonis germanan tradukon de ŝia verkaĵo Oro en la Forno, kaj la kvara volumo de lia ĉiujara gazet-revizio, Risguardo (1980–), estis dediĉita al Savitri Devi kiel la "misiistino de Arja paganismo".[2]

Savitri asociiĝis dum la post-militaj jaroj kune kun Françoise Dior, Otto Skorzeny, Johannes von Leers kaj Hans-Ulrich Rudel.[6] Ŝi estis ankaŭ unu el la fondantaj membroj de la Monda Unio de Naci-Socialistoj.[7]

Referencoj

redakti
  1. Nicholas Goodrick-Clarke (1998). Hitler's Priestess: Savitri Devi, the Hindu-Aryan Myth, and Neo-Nazism. NY: New York University Press, (ISBN 0-8147-3110-4)
  2. 2,0 2,1 2,2 "Hitler's Priestess: Savitri Devi, the Hindu-Aryan Myth, and Neo-Nazism", Nicholas Goodrick-Clarke. NYU Press, 2000. (ISBN 0-8147-3111-2), (ISBN 978-0-8147-3111-6). pp. 6, 42–44, 104, 130–148, 179, 222
  3. 3,0 3,1 "The new encyclopedia of the occult", John Michael Greer. Llewellyn Worldwide, 2003. (ISBN 1-56718-336-0), (ISBN 978-1-56718-336-8). p. 130-131
  4. "Politics and the Occult: The Left, the Right, and the Radically Unseen", Gary Lachman. Quest Books, 2008. (ISBN 0-8356-0857-3), (ISBN 978-0-8356-0857-2). p. 257
  5. https://www.bbc.com/news/magazine-41757047 Savitri Devi: la mistika faŝistino resurektigita de la Alt-Right movado.
  6. "Black Sun: Aryan Cults, Esoteric Nazism, and the Politics of Identity", Nicholas Goodrick-Clarke. NYU Press, 2003. (ISBN 0-8147-3155-4), (ISBN 978-0-8147-3155-0). p. 97-106
  7. {{{Titolo}}}.