Flumenthal

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Scharlenmatt)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Flumenthal (stacidomo).

Flumenthal estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 982 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Flumenthal
Blazono de Flumenthal
Blazono de Flumenthal
Blazono de Flumenthal
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Geografia situo CH1903: 612114 / 231854 (mapo)47.23757.5986111111111Koordinatoj: 47° 14′ N, 7° 36′ O; CH1903: 612114 / 231854 (mapo)
Nombro de loĝantoj 982
Areo 3,11 km²
Alteco 430 m super marnivelo
Poŝtkodo 4534
Komunumkodo 2545
Mapo de Flumenthal
Mapo de Flumenthal
Mapo de Flumenthal
vdr

Geografio redakti

Flumenthal situas en la Svisa Mezlando ĉe la bordo de la rivero Aro sude de la Soloturna Ĵuraso. La komunumo troviĝas proksimume en la mezo inter Oensingen kaj Soloturno. La komunumo konistas el la vilaĝo Flumenthal kaj la bienoj Egghof sur alteco de 477 m s.m., Scharlenmatt sur 467 m s.m., Höchi sur 455 m s.m., Flos sur 430 m s.m., Waldau sur 422 m s.m., kaj Unter dem Bord sur 425 m s.m. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,11 km², de kiuj 24,8% estas kovritaj de arbaro, 48,9% servas por agrikulturo kaj 19,6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Flumenthal limas en nordoriento al Attiswil (BE), en orientsudoriento al Wangen ĉe Aro (BE), en sudo al Deitingen, en okcidento al Riedholz, kaj en nordokcidento al Hubersdorf.

Trafiko redakti

Tra Flumenthal pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 5 de Olten al Soloturno, kiu sur la komunuma teritorio kongruas kun la kantona ĉefvojo de Bazelo al Soloturno. Per haltejo ĉe la trama etspura fervojlinio de Niederbipp al Soloturno Flumenthal estas konketita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 4 kilometrojn oriento, inter Wangen ĉe Aro kaj Wiedlisbach.

Historio redakti

Ek de proksimume 1050 Flumenthal apartenis al la Senjorujo Balm, kiu en la jaro 1411 estis akritita de la urbo Soloturno. De 1487 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Fulmenthal formis parton de la samnoma voktejo. Ek de la jaro 1803 ĝi estas komunumo de la distrikto Lebern. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti