Semnano (urbo)
Semnano - perse سمنان, ankaŭ anglalingve latinliterigata Samnān - estas universitata urbego de norda Irano. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnomaj provinco Semnano kaj distrikto.
Semnano | |||
---|---|---|---|
سمنان | |||
urbo | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | provinco Semnano | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 153 680 (2011) | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 35′ N, 53° 23′ O (mapo)35.58333333333353.383333333333Koordinatoj: 35° 35′ N, 53° 23′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 148 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- 35° 34′ 22″ N 53° 23′ 50″ O / 35.57278 °N, 53.39722 °O (mapo)Koordinatoj: 35° 34′ 22″ N 53° 23′ 50″ O / 35.57278 °N, 53.39722 °O (mapo)
- Areo: km²
- Supermara alteco: 1,138 m
- Loĝantaro: 185,129 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Poŝtkodo:
- Telefonkodo: +98 23
GeografioRedakti
Semnano situas en suda piedo de monto Elbruso borde de dezerto en relative plata tereno. Dum la historiaj tempoj Semnano estis oazo inter la karavana vojo Teherano (220 km) kaj Maŝhado (685).
HistorioRedakti
Komence de dominado de araboj en 739 tie estas grava fortikaĵo. Dum la Pahlavi-dinastio Semnano transformiĝis al pli moderna urbo. Semnano urbiĝis en 1926.
EkonomioRedakti
Semnano tradicie estis grava centro de komerco laŭ la historia Silka Vojo kaj daŭre estas grava agrikultura, industria kaj kultura centro hodiaŭ. La urbego estas grava merkato por tritikoj kaj kotonoj, krome provizanto de la ĉefurbo kun fruktoj kaj legomoj. Iam estis produktoj pri teksaĵoj kaj tapiŝoj, nun la industrio produktas aŭtojn, biciklojn kaj cementojn.
KlimatoRedakti
Semnano situas en arida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas/neĝas po 140 mm, inter junio-septembro apaneaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 18,4 °C. Ĝenerale Semnan estas 48 tagoj, kiam la temperaturo falas sub frostopunkto.
TrafikoRedakti
Semnano havas 2 flughavenojn. La urbego estas ligita trajne kaj aŭtovoje al Teherano kaj Maŝhado.
VidindaĵojRedakti
FontojRedakti
- WikiTrans