Ŝenĵeno
(Alidirektita el Shenzhen)
Ŝenĵeno (ĉine 深圳, pinjine: Shēnzhèn [ŝenĝen] aŭskulti) estas eksterdistrikta urbo en la provinco Guangdong de la Popola Respubliko Ĉinio. Ŝenĵeno situas en la sudo de la provinco, kaj nur rivero dividas ĝin de la eksa brita kolonio Honkongo. La urbo konsideriĝas unu el la plej gravaj ĉinaj urboj laŭ ekonomia kresko kaj investoj de eksterĉiniaj entreprenoj. Dum la jaro 1979 en la urbo vivis ne pli ol 30 000 loĝantoj - hodiaŭ estas 11 milionoj da loĝantoj. Post Honkongo, la urbo havas la duan rangon en Ĉinio rilate al enspezoj po persono. La plej grava branĉo de la loka ekonomio estas la elektronika kaj telekomunika industrio.
Ŝenĵeno | |||||
---|---|---|---|---|---|
subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio • urbo • urbego • departemento-ranga urbo • city specifically designated in the state plan • megaurbo • mondurbo • speciala ekonomia zono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 518000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 17 494 398 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 8 759 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 22° 32′ N, 114° 3′ O (mapo)22.535114.054Koordinatoj: 22° 32′ N, 114° 3′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 0 m [+] | ||||
Areo | 1997,27 km² ( 199 727 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Shenzhen [+] | |||||
Historio redakti
La 20an de Decembro 2015 terglito en Ŝenĵeno okazigis detruon de pli ol 30 konstruaĵoj kaj ĉirkaŭ 90 mortojn.
Gravaj entreprenoj redakti
Esperantistoj redakti
Partneraj urboj redakti
- ekde 1986: Houston, Usono
- ekde 1991: provinco Brescia, Italio
- ekde 1992: Brisbane, Aŭstralio
- ekde 1993: Poznań, Pollando
- ekde 1995: Kingstono, Jamajko
- ekde 1996: Vienne, Francio
- ekde 1996: Lomé, Togolando
- ekde 1997: Nürnberg kaj Erlangen, Germanio
- ekde 2003: provinco Valona Brabanto, Belgio
- ekde 2004: Tsukuba, Japanio
- ekde 2006: Johor Bahru, Malajzio
- ekde 2007: Torino, Italio
- ekde 2007: Timişoara, Rumanio