Shirin Neshat

Shirin Neshat (perse: شیرین نشاط‎‎; n. la 6-an de marto 1957 en Kazvino[1]) estas irana artistino de nuntempaj vidaj artoj, ĉefe konata pro sia fotografia, kinematografia laboroj[2]. Ŝi vivas en Irano kaj en Novjorko[3].

Shirin Neshat
Viennale talk (2), Shirin Neshat.jpg
Persona informo
شیرین نشاط
Naskiĝo 26-an de marto 1957 (1957-03-26) (65-jara)
en Kazvin
Religio islamo [#]
Etno Iranaj popoloj [#]
Lingvoj persa [#]
Loĝloko Novjorko [#]
Ŝtataneco UsonoIrano [#]
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley [#]
Familio
Amkunulo Shoja Azari [#]
Profesio
Okupo fotistofilmreĝisoroscenaristo • videoartisto • kinisto • vidbenda instalada artisto • pentristo • documentarian • opera director [#]
Laborkampo skribofotografiodokumenta filmo • opera directing • vidigaj artoj [#]
Aktiva en MarokoLos-AnĝelesoBerkeleyNovjorko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Per sia verkaro Shirin Neshat analizas la malfacilajn sociajn kondiĉojn ene de la islama kulturo, kun speciala atento pri la rolo de virinoj, traktante la socian, politikan kaj psikologian signifojn esti virino en nuntempaj islamaj socioj[4] [5].

Dum Neshat aktive rezistas stereotipajn reprezentadojn de Islamo, ŝiaj artaj celoj ne estas eksplicite polemikaj. Prefere ŝia laboro agnoskas la kompleksajn intelektajn kaj religiajn fortojn, kiuj formas la identecon de islamaj virinoj tra la mondo. Kiel fotisto kaj videoartisto, Shirin Neshat estas fama pro siaj portretoj de virinaj korpoj tute kovritaj per persa kaligrafiaj surskribo[2]

Ŝi ankaŭ reĝisoris plurajn videofilmojn, inkluzive de Anchorage (1996), projekciita sur du kontraŭaj muroj: Shadow under the Web (1997), Turbulent (1998) produktita de Noire Gallery, Rapture (1999) kaj Soliloquy (1999).

En siaj fotoj kaj filmetoj ŝi montras per bildoj plenaj de streĉiĝo de vualitaj korpoj, de martiroj (viroj aŭ virinoj), submetiĝemaj homoj, kiuj ĉiutage devas trakti perforton kaj terorismon[6].

Lia unua plenlonga filmo aperis en 2009 : Virinoj sen viroj, per kiu ŝi gajnis la "Arĝentan Leonon" por plej la bona enscenigo dum la 66-a Festivalo de Venecio [7] [8] [9].

Aliaj projektojRedakti

  Wikimedia Commons enhavas bildojn kaj aliajn dosierojn pri Shirin Neshat

Eksteraj ligilojRedakti

(en, kun subtekstoj en Esperanto) Shirin Neshat - Arto en ekzilo, TED-filmeto, 2011

(en) Shirin Neshat / Shirin Neshat (alia versio), TED, TED konferencoj

Shirin Neshat, en MYmovies.it, Mo-Net Srl.

(en) Shirin Neshat, en Interreta Filma Datumbazo, IMDb.com.

(en) Shirin Neshat, en AllMovie, All Media Network.

(de, en) Shirin Neshat, en filmportal.de.

ReferencojRedakti