Islama kulturo estas la esprimo uzita de historiistoj por priskribi ĉiujn kulturajn praktikojn de la islamaj popoloj, ĉefe en la pasinteco, sed ne nur. Oni konsideras plej pinta la islaman kulturon antaŭ la Mezepoko en Okcidento, epoko kiu koincidas kun la plej granda etendo de la diversaj regnoj de la islama mondo.

La Korano.

La tuta islama kulturo estis dependa de dominanta elemento: nome la religio. Tiu estis disvastigita pere de lernejoj kaj universitatoj kiuj svarmis tra la tuta islama imperio financitaj de la propraj islamanoj. Islamo estas unudia religio kiu Dio rivelis al Muhammad, kronologie la tria granda monoteisma tendenco de la familio de la abrahamaj religioj. Ties origino estis en la Araba Duoninsulo en la 7-a jarcento. La sankta libro estas la Korano, kiu estis rivelita al la profeto Muhammad pere de la Ĉefanĝelo Gabrielo. La kvin Pilieroj de Islamo konstituas la fundamentajn devigajn regulojn por la islamanoj, kiuj estas la jenaj: kredokonfeso, preĝo, almozo aŭ Zakato, pilgrimado kaj fasto.

Sciencoj redakti

 
Al-Jazari, libro de la 13-a jarcento.

La islamaj sciencoj kaj teknikoj estis disvolvigitaj ĉefe en la Mezepoko kaj pliaj du jarcentoj, en la politika-religia kunteksto de la islama etendo. La islama mondo pintis inter la 8-a kaj la 14-a jarcentoj, kio estas konata kiel la "Orepoko de la araba scienco". Ties disvastigo ekis en Damasko dum la lastaj Umajidoj kaj en Bagdado dum la lastaj Abasidoj. Tion helpis ĉefe amasa ricevo de sciaro atingita per amasa traduko de verkoj el la Antikveco, kiuj traktis temojn de fiziko, matematiko, astronomio kaj eĉ de medicino; tradukoj kiuj kontribuis al la kreado de arab-islama kulturo klasika, neniam egaligita en tiuj areoj poste.

En tiu kunteksto, la araba lingvo, nome lingvo de la sankta korpuso de Islamo, ludos gravan rolon kiel ilo kaj perilo de tiu kulturo, kiu tiam estis ĉefe simpla traduko de la grek-latina pensaro, sed poste estos komplementita per nombraj plinovigoj. La situacio kiel renkontiĝejo inter Oriento kaj Okcidento ebligis, ke la islama mondo adoptu parte kelkajn influojn el Hindio kaj Ĉinio tiurilate.

Literaturo redakti

 
Manuskripto de Mil kaj unu noktoj.

La plej influa verko en la islama literaturo, ne nur pro la religia karaktero, sed ankaŭ pro sia kompleksa redaktado kaj literatura kvalito, riĉa en literaturaj rimedoj, estas la Korano. La epoko de plej forta efiko de la Korano estas konata kiel klasika araba. Kun la Korano, en la unuaj tempoj de la islama literaturo estas grava kvanto de religiaj tekstoj de granda atingopovo, kiel la Sunao, la TafsirKomentario pri la Korano kaj la vortoj de Ali kompilitaj en Nahch al-balágah, konata ankaŭ kiel La vojo de la elokventeco.

La literaturaj verkoj plej gravaj en la islama kulturo estas la veturkronikoj, iniciataj de Ibn Ĥurradadbih, sed kun pli granda genio en la rakontoj de Ibn Battuta. En la kampo de la historio, la verko Mukadimaho de Ibn-Ĥaldun ne havas komparon ene de la kunteksto de klasika araba. En la kampo de la fikcia prozo de popola origino, elstaras la verkoj Mil kaj unu noktoj, en kiu famas la rakontoj de Aladino kaj la mirinda lampo, Ali Baba kaj la kvardek ŝtelistoj kaj Sinbado la Maristo.

Arto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Islama arto.
 
Detalo de arabeska ornamado ĉe la Alhambro en Hispanio.

La islama arto ne estas necese religia. La islama arto estas trovebla en ampleksa geografia areo inter Iberio kaj Maroko okcidente kaj Hindio kaj Indonezio oriente, kun aliaj zonoj loĝataj de islamanoj. En la klasika epoko, la uzado de ununura lingvo en la tuta teritorio donis senton de unueco al la islama arto, kiu ekde la komenco havis fajnan senton de arto, montrita ekzemple en sia kaligrafio.

Islama arto ampleksas la bildartojn produktitajn de la 7-a jarcento pluen fare de homoj kiuj vivis ene de la teritorio kiu estis loĝita aŭ regita fare de kulture islamaj loĝantaroj.[1] Estas tiel tre malfacile difini ĉar ĝi kovras multajn terojn kaj tre diversajn homojn super proksimume 1400 jarojn; ĝi ne estas arto specife de la preciza religio, aŭ de tempo, aŭ de loko, aŭ de ununura medio kiel ekzemple pentrarto.[2] La enorma kampo de islama arkitekturo estas la temo de aparta artikolo, forlasante kampojn tiel multfacete kiel kaligrafio, pentrarto, vitro, ceramiko, kaj tekstiloj, inter aliaj.

Kvankam praktike ne estas disvolvigo de la skulptarto en la islama arto pro religiaj tialoj, sed elstaras la laboro realigita en objektoj de metalo, eburo kaj ceramiko, nome belegaj artaĵoj perlaboritaj kun granda teknika perfekteco. Same elstaras la nivelo de la pentraĵoj kaj ilustraĵoj de libroj (kaj religiaj kaj nereligiaj) realigitaj en tre diversaj epokoj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Islama arkitekturo.
 
Taĝ-Mahalo.

Islama arkitekturo ensumigas tre ampleksan regionon de arkitekturo, nome kaj historie, kaj geografie. Kvankam oni parolas pri la islama arkitekturo sole en senco de religiaj konstruaĵoj, ĝi ensumigas ankaŭ nereligiajn konstruaĵojn. En la islaman arkitekturon tiel viciĝas la konstruaĵoj konstruitaj post la estiĝo de islamo (622) ĝis nuntempo, sur teritorio priregata fare de tiu ĉi religio. La lokojn de ties apero ne eblas limigi je tradicie islamaj regionoj, kiel estas Persa golfo, norda AfrikoAntaŭa Oriento, sed eblas renkontiĝi kun ili ekz. ankaŭ en Hispanio, Francio aŭ en Barato. Nuntempe la islamaj religiaj konstruaĵoj troviĝas tra la tuta mondo.

El tiuj ĉi kaŭzoj ne eblas la islaman arkitekturon percepti kiel tutaĵon, sed necesas distingi la historiajn epokojn kaj unuopajn centrojn. La influo de la regionaj centroj estas plie substrekita per la fakto, ke Korano diference de Biblio nenie difinas aspekton nek regulojn de konstruigo de templo. La unuopaj centroj tiel povis ligi al la lokaj tradicioj, nome kaj el vidpunkto de konvena materialo kaj el vidpunkto de konstruaj teknikoj. Malgraŭ tio eblas trovi vicon de tipaj elementoj aŭ komunaj karakteroj, kiuj rezultas el la bezonoj kaj gusto de la ordinara islamano. Kiel la plej tipa ŝatata elemento eblas konsideri kupolon kaj diversajn specojn de arkoj. Bazaj tipoj de la konstruaĵoj estas moskeoj, araba domo kun fermita dispono, korto kaj apartigita porvirina kaj porvira partoj, ivanoj, fortikaĵoj kaj pontoj. Malpli signifaj, sed por la islama arkitekturo ankaŭ tipaj konstruaĵoj, estas banejojfontanoj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Araba muziko.

Araba muziko (arabe الموسيقى العربية, latinliterigita al-mūsīqá al-‘Arabīyah) estas la muziko de la tiel nomata "araba mondo" (: العالم العربي‎ al-‘ālam al-‘arabī), do la arablingvaj ŝtatoj de la araba duoninsulo, de norda kaj orienta Afriko. Araba muziko, dum sendependa kaj tre viva, havas longan historion de interagado kun multaj aliaj regionaj muzikaj stiloj kaj ĝenroj. Ĝi estas miksaĵo de la muziko de la araba gento de la Araba Duoninsulo kaj la muziko de ĉiuj popoloj, kiuj konsistigas la nuntempan "araban mondon".

Notoj redakti

  1. Marilyn Jenkins-Madina, Richard Ettinghausen kaj Oleg Grabar, 2001, Islamic Art and Architecture: 650–1250, Yale University Press, ISBN 0-300-08869-4, p. 3; Brend, 10
  2. J. M. Bloom & S. S. Blair. (2009) Grove Encyclopedia of Islamic Art and Architecture, Vol. II. Nov-Jorko: Oxford University Press, p. vii. ISBN 978-0-19-530991-1.