Silica (hungare Szilice (silice)) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Silica
hungare: Szilice, germane: Schilitz
municipo
Municipo Silica
Oficiala nomo: Silica
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Rožňava
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Gemer
Montaro Slovaka karsto
Situo Silica
 - alteco 546 m s. m.
 - koordinatoj 48° 33′ 19″ N 20° 31′ 22″ O / 48.55528 °N, 20.52278 °O / 48.55528; 20.52278 (mapo)
Areo 34,565 km² (3 456,5 ha)
Loĝantaro 554 (31.12.2010)
Denseco 16,03 loĝ./km²
Abismo Silica glaciejo
Ebenaĵo Silická planina
Unua skribmencio 1340
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 049 52
Telefona antaŭkodo +421-58
Aŭtokodoj RV
NUTS 526223
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Silica glaciejo
Tipo de heredaĵo nacia natura heredaĵo
Jaro 1995 (#19)
Numero 725-858
Regiono Eŭropo
Kriterioj viii
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Silica, Rožňava District
Retpaĝo: www.silica.sk
Portalo pri Slovakio
Silica glaciejo - ŝtupoj al la gaciejo

Situo redakti

Silica situas sur ebenaĵo, inter montoj 559 kaj 632 m altaj, laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flankovojo. Rožňava troviĝas 16 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1386 en formo "Zedlyche". En 1910 loĝis en Szilice 993 da homoj, (984 hungaroj, 8 germanoj, unusola slovako). Ĝis Traktato de Trianon Szilice apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rožňava, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Silica 599 da homoj, (533 hungaroj, 33 slovakoj, 29 ciganoj, 3 ukrainoj). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla senkontrole.

Vidindaĵoj redakti

Panoramo de Silica