Simon Bacher [ŝimon baĥer], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bacher Simon estis hungaria poeto laŭ hebrea lingvo, tradukisto. Liaj konataj filoj estis Vilmos Bacher kaj Emil Bacher.

Simon Bacher
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de februaro 1823(nun 1823-02-01)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Liptószentmiklós
Morto la 9-an de novembro 1891
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Budapeŝto
Okupo
Okupo poeto
vdr

Simon Bacher[1] naskiĝis la  1-an de februaro 1823(nun 1823-02-01) en Liptószentmiklós (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Liptovský Mikuláš en Slovakio), li mortis la 9-an de novembro 1891 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

Simon Bacher devenis el juda familio. Li studis talmudon en Nikolsburg, Kismarton kaj Bonyhád. Hejmenveninta li estis komercisto, krome inter 1845-1849 li havis postenon en la loka juda eklezio. Inter 1852 – 1862 li estis inspektoro de salkomerco en Szucsány, pli poste li estis kamparano, sed tiuj profesioj estis fiaskaj. En 1867 li translokiĝis al Pest (urbo), kie li estis librotenisto, ekde 1874 kasisto. Libertempe li estis poeto kaj tradukisto. Li edziĝis en 1848, lia edzino naskis 7 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Philippson, Dojachin. Ein Trauerspiel (1860)
  • Lessing, Nathan der Weise (1866)
  • Nemzeti énekek (traduko el la hungara, 1868)
  • Muzzal me-Esch. Sammlung hebräischer Gedichte. (1877)
  • Melech Ewjon. Sammlung biblisch-romantischer Gedichte und Makamen nach Dr. L. A. Frankl. (1881)

Fontoj redakti

Referencoj redakti