Madamo de Pompadour

(Alidirektita el Sinjorino de Pompadour)

Madamo de Pompadour (la 29-an de decembro 1721 – la 15-an de aprilo 1764) estis amantino de la franca reĝo Ludoviko la 15-a (Francio).

Madamo de Pompadour
Madamo de Pompadour, portreto de François Boucher proksime en 1750
Madamo de Pompadour, portreto de François Boucher proksime en 1750
Persona informo
Madame de Pompadour
Naskonomo Jeanne-Antoinette Poisson
Naskiĝo 29-an de decembro 1721 (1721-12-29)
en Parizo
Morto 15-an de aprilo 1764 (1764-04-15) (42-jaraĝa)
en Versailles
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Appartement de la marquise de Pompadour • Château de Crécy • Château de Champs-sur-Marne vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Charles François Paul Le Normant de Tournehem vd
Patrino Madeleine de La Motte vd
Edz(in)o Charles Guillaume Le Normant d'Étioles vd
Amkunulo Ludoviko la 15-a vd
Infanoj Alexandrine Le Normant d'Étiolles vd
Profesio
Okupo salonestrino • politikistohonordamo • royal mistress vd
Aktiva en ParizoVersailles vd
Aktiva dum 1741–1764 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi naskiĝis kiel Jeanne-Antoinette Poisson. Ŝia patro estis en la jaro 1725 ellandigita el Francio, sed laŭ famoj li ne estis ŝia vera patro, ŝia patro estis onidire riĉa financulo Le Normant de Tournhem, ŝia pli posta duonpatro. En la jaro 1741 ŝi edziniĝis kun lia bofilo Charles-Guillaume Lenormant d'Étioles, kun kiu ŝi havis du infanojn. Madamo de Pompadour estis klera kaj sprita, ŝi sciis bone danci, gitarludi kaj ŝi okupiĝis per arta gravurado. Ŝi akiris ŝatatecon en la socio kaj ŝia sinvestado influis laŭtempan modon.

Je rekomendo de korteganoj la reĝo invitis ŝin en kortegan balon en februaro 1745 kaj ŝi tuj akiris lian atentemon. En marto li enloĝigis ŝin en Versajlo kaj li aĉetis al ŝi kastelon Pompadour, en julio li donis al ŝi titolon de markizino kaj adiaŭigis ŝin de la edzo, en septembro ŝi estis formale enkondukita al la kortego.

Ŝi kondutis tre lerte. Ŝi retenis amikajn interrilatojn kun reĝino Maria Leszczyńska kaj tuj kiam ŝi ekkonstatis, ke la interrilato de la reĝo malvarmiĝas, ŝi mem trovadis por li junajn kaj belajn junulinojn por distri lin. Ŝi interesis pri politiko, sed ŝia vera politika influo estadas trotaksata. Ŝi dediĉis sin al literaturo kaj ŝi interkonatiĝis kun Voltaire subtenante rokokajn artistojn.

Dum la 40-aj jaroj ŝi dufoje abortis kaj ekde la jaro 1750 ŝiaj am-interrilatoj kun la reĝo ĉesis, sed ŝi kapablis pluteni la intereson kaj la atentemon de la reĝo ĝis sia morto en la jaro 1764.

Fama diraĵo de ŝi estus: après nous, le déluge (post ni, la diluvo).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti