Ska-P estas hispana skao-punka grupo, de la kvartalo Valjeko (hispane Vallecas) en Madrido. Ĝi naskiĝis en 1994 de grupo de amikoj (Pulpul, Julio kaj Kogote interalie). La grupo iĝis fama danke al ĝiaj politikaj mesaĝoj kontraŭ sociaj maljustecoj, malriĉeco, tutmondiĝo, usona imperiismo, religio, politika korupto, milito, kontraŭbesta perforto, rasismo, la hispana monarkio kaj favore al revolucio kaj leĝigo de kanabo.

Ska-P
Logotipo de Ska-P
Logotipo de Ska-P
Ska-P, dum la festivalo Chiemsee Reggae Summer Festival en 2013.
Ska-P, dum la festivalo Chiemsee Reggae Summer Festival en 2013.
Bazaj informoj
Deveno Hispanio Hispanio
Ĝenroj Skao-punko, roko, alternativa rokmuziko, punko, skao, rokmuziko
Aktivaj jaroj 1994 - 2005
2008 - 2014
2018 - nuntempe
Eldoninto BMG Entertainment, RCA Records, Sony BMG, Warner Music, AZ Records
Retejo http://www.ska-p.net/
Membroj

Pulpul
Joxemi
Julio
Kogote

Antaŭaj membroj

Pipi
Luismi
Pako
Yanclas

vdr

Membroj redakti

Nunaj membroj redakti

Akompanantaj membroj redakti

  • Gari (Garikoitz Badiola) - trombono (ekde 2003)
  • Txikitin (Alberto Iriondo) - trumpeto (ekde 2003)
  • Juanan Rivas - trumpeto, violono, malantaŭaj voĉoj (ekde 2018)
  • Güevo (Ivan Pozuelo) - drumo (turneo por la albumo "Game Over")
  • Eloi Yebra - aktoro, "showman" (turneo por la albumo "Game Over")

Antaŭaj membroj redakti

  • Pako (Francisco Javier Navio) - li estis la unua drumisto de la grupo inter 1994 et 1998. Luismi anstataŭigis lin en 1998.
  • Yanclas (Toni Escobar) - li estis la unua gitaristo de Ska-P. Li ludas en la unua albumo 0,7 sed estis anstataŭigita per Joxemi en 1995.
  • Pipi (Ricardo Delgado de la Obra) - kantado (1995-2014). Li estis la dua kantisto kaj la "showman" (pli malpli aktoro) de Ska-P ĝis 2014. Pro malkonsento kun la grupo, li ne plu partoprenis ekde 2018. Kiam Ska-P haltis en 2005, li kreis la grupon The Locos kaj poste ludis samtempe en ambaŭ. En novembro 2017, la grupo anoncis sian eksiĝon.
  • Luismi - drumo (ekde 1998) - Li bezonis halti pro infarkto kiu okazis dum la registrado de "Game Over". Ivan Pozuelo "Güevo" anstataŭigis lin por la fino de la registrado kaj la turneo(j) por nedifinita periodo. Tamen, oni povas vidi lin en la muzikvideoj de la kantoj Jaque al Rey kaj No le Voy a Hacer Mas.

Diskografio redakti

Albumoj redakti

  • 1994: 0,7
  • 1996: El Vals del Obrero
  • 1998: Eurosis
  • 2000: Planeta Eskoria
  • 2002: ¡¡Que Corra la Voz!!
  • 2008: Lágrimas y Gozos
  • 2013: 99 %
  • 2018: Game Over

Koncertalbumoj redakti

  • 1999: Ska-p en concierto
  • 1999: Seguimos en pie
  • 2003: Incontrolable
  • 2013: Todo Ska-P (enhavas DVD-on kun iliaj muzikvideoj kaj koncerto en la "Fête de l'Humanité" en 2001)
  • 2016: Live in Woodstock Festival

Kompilaĵo redakti

  • 2013: Todo Ska-P

Rete redakti