Skadio (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Skadio. |
Skadio estas neregula satelito de Saturno, ano de la norda grupo.
Skadio | |
Natura satelito de Saturno (XXVII) | |
Oficiala nomo | Saturno XXVII |
Historio | |
Malkovrinto | Brett J. Gladman[1] |
Dato de malkovro | 23-a de septembro 2000 |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 15 641 000 km[2] |
Discentreco | 0,269 |
Klinangulo | 152,621° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 728,18 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 6 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
3,1 × 1014 kg 2,3 × 103 kg/m3 0,0021 m/s2 ~3,2 m/s |
Rotacia periodo | ? |
Aksa kliniteco | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | ? |
Surfaca temperaturo | ? |
Albedo | 0,06 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 21,3 |
MalkovroRedakti
Ĝi estis malkovrita de Brett J. Gladman, John J. Kavelaars kaj ilia teamo. Ĝi ricevis la maldaŭran nomon S/2000 S 8.
OrbitoRedakti
Kiel ĉiuj lunoj de la norda grupo, Skadio havas retrogradan orbiton; alivorte, ĝi turnas ĉirkaŭ Saturno en la malan direkton, je tiu de la ĝenerala orbita movo de la saturnaj satelitoj (kaj sunsistemaj planedoj).
Skadio estas eble ero de Febo elŝirita pro meteoroida alfrapo.
NomoRedakti
Ĝi ricevis la nomon Skadio[3], laŭ la jotunino (gigantino) de la nord-ĝermana mitologio Skaði (Skadi aŭ Skathi). La 21-an de januaro 2005, IAU rekomendis la nomon Skathio[4], pli kongrua kun la transliterumo de la nordĝermana letero ð.