Andrea Doria: Malsamoj inter versioj

itala nobelo, admiralo de la respubliko Ĝenovo kaj princo de Melfi
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|<center>Andrea Doria, pentraĵo fare de [[Sebastiano del Piombo (ĉ. la jaro 1526)]] '''Andrea Doria''' (naskiĝis la 30-an de novembro 146...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:30, 1 feb. 2014

Andrea Doria (naskiĝis la 30-an de novembro 1466 en Oneglia; mortis la 25-an de novembro 1560 en Ĝenovo), estis itala nobelo, admiralo de la respubliko Ĝenovo kaj princo de Melfi.

Andrea Doria, pentraĵo fare de Sebastiano del Piombo (ĉ. la jaro 1526)

Andrea Doria estis ido de tradicia ĝenova nobela familio, el kiu jam ekde jarcentoj venis multaj elstaraj mararmeestroj. Li kreskis sen patro, kaj poste servis unue al papo Innocento la 8-a, poste ankaŭ al aliaj italaj nobeloj, precipe al la familioj Montefeltro kaj Senigallia. En 1503 li en mararmeo de lia hejmurba respubliko apud la insulo Korsiko batalis kontraŭ franca armeo kaj kun la kunarmeanoj devigis la francan armeon retiriĝi el Ligurio. Poste li iĝis admiralo kaj fronte de la ĝenova mararmeo batalis kontraŭ la armeo de la otomana imperio kaj kontraŭ nordafrikaj piratoj.