Meza Transdanubio: Malsamoj inter versioj

statistika regiono de Hungario
Enhavo forigita Enhavo aldonita
regiono
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:46, 10 maj. 2014

Meza Transdanubio, origine hungare Közép-Dunántúl estas unu el la 7 regionoj de Hungario.

Mapo pri Hungario montranta regionon Meza Transdanubio kiel ruĝo

Geografio

Regiono Meza Transdanubio situas en la nordorienta parto de Transdanubio. Ĝi konsistas el departementoj Komárom-Esztergom, Fejér kaj Veszprém. Ĉefurbo, samtempe la plej granda urbo estas Székesfehérvár. Aliaj pli gravaj urboj estas Veszprém (urbo), Tatabánya, Esztergom kaj Dunaújváros. La teritorio konsistas parte el montaroj Bakony, Gerecse, Vértes, parte el montetaroj, fine el ebenaĵo. Norde kaj oriente Danubo fluas, sude Balatono etendiĝas.

Historio

La regionoj (pli frue nekonataj en Hungario) estis kreitaj post la aliĝo de Eŭropa Unio. Ĝi estis postulo, sed ankaŭ nun la regionoj havas rolojn nur en la statistiko. Tiu landoparto evoluis jam dum la Romia Imperio. Baldaŭe la alvenintaj hungaroj sur fundamentoj de la romianoj kreis eklezian ĉefurbon Esztergom. Dum la socialismo pro la karbominado evoluis Tatabánya, oni formis el vilaĝo urbon Stalinurbo (nuntempa Dunaújváros), samtempe Esztergom malevoluis. Nun Esztergom denove evoluas pro la aŭtoproduktado.

Trafiko

3 aŭtovojoj (same tiel la fervojoj) trairas la regionon el Budapeŝto al Vieno, Balatono kaj Pécs.

Fontoj