Regnitz: Malsamoj inter versioj
rivero
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Informkesto rivero |NOMO = Regnitz |FOTO = FranconianSwitzerland.png |FOTO-PRISKRIBO = mapo |SITUO = en Germanio |LONGECO = 58,9 |FONTO = kunfluo de la riveroj Pegnitz...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 15:21, 15 maj. 2016
La rivero Regnitz [RE:Gnic] situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi longas 58,9 kilometrojn (kun la fonta rivero Rednitz (39,62 km) kaj ties fonta rivero Fränkische Rezat (63,51 km) temas pri suma longeco de proksimume 162 kilometroj. La rivero ekestas per kunfluo de la riveroj Pegnitz kaj Rednitz apud la urbo Fürth kaj apud Bamberg en la Majnon. En partoj de la rivera valo paralele fluas la Majno-Danubo-Kanalo, kiu krom sia signifo kiel akvovojo ankaŭ provizas aldonan akvon el la riveroj Danubo kaj Altmühl al la partatempe akvomanka rivera sistemo de Majno kaj Regnitz.
Regnitz | |
---|---|
mapo
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Germanio |
Longeco | 58,9 km |
Fluo | |
Fonto | kunfluo de la riveroj Pegnitz kaj Rednitz apud la urbo Fürth
(koordinatoj 49° 29′ 12″ N, 10° 59′ 12″ O) |
- Alteco super marnivelo | 283 m |
Enfluejo | apud Bamberg en la Majnon (koordinatoj 49° 54′ 52″ N, 10° 49′ 49″ O) |
- Alteco | 231,2 m |
Altecodiferenco | 51,8 m |
Geografio | |