Veronika Nádasi: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aktoro |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 08:26, 4 okt. 2021
Veronika Nádasi [nAdaŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Nádasi Veronika estis hungara aktoro, muzikalkantisto, voĉoaktoro, instruisto.
Veronika Nádasi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de decembro 1977 (46-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • dublaktoro |
Veronika Nádasi[1][2] naskiĝis la 4-an de decembro 1977 en Budapeŝto.
Biografio
Veronika Nádasi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi studis en privata kantolernejo de Mária Toldy kaj en simila, sed ŝtata lernejo, fine ŝi akiris muzikalkantistan diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2005. Ŝia ĉefinstruisto estis Imre Kerényi. Ŝi komencis sian kantistan karieron en Teatro Szigligeti (Szolnok). Ekde 2006 ŝi estis membro de Operetoteatro (Budapeŝto), sed samtempe ŝi instruis en kantolernejo. Ŝi ricevis aktorpremiojn inter 2013 – 2019.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Hyppolita
- Romeo kaj Julieta (muzikala versio) - vartistino
- West Side Story - Rosalia
- En Eŭropo ie (muzikala versio) - Éva
- Ferenc Lehár: A víg özvegy - Sylviane
- István Örkény: Macskajáték - Ilus
- Violonisto sur la tegmento - Jente; Sára Fruma
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Régimódi történet (2006) - Margit Jablonczay
- Jóban Rosszban - Magdi Kovács
- Korhatáros szerelem (2018) - Gizella
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de María Goretti Shaunette, Renée Wilson[3]