64 Angelina

asteroido

64 Angelina estas mezgranda asteroido de la asteroida zono, la tria en maso el la maloftaj E-tipaj asteroidoj, la du pli grandaj estas 44 Nysa kaj 55 Pandora.

64 Angelina
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 64 Angelina
Aliaj nomoj 1930 QY
Astronomia simbolo vd
Malkovro
Malkovrinto Ernst Tempel
Dato de malkovro 4-a de marto 1861
Loko de malkovro Marsejlo (Francio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
401,580 Gm (2,684 AU)
351,784 Gm (2,352 AU)
451,375 Gm (3,017 AU)
Discentreco 0,124
Meza anomaliangulo 107,758°
Klinangulo 1,308°
Periodo 1 606,452 tagoj (4,40 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,11 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
309,285°
Argum. de periapsido 179,641°
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
48 x 53 km
58,292 km vd
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
?
?
?
?
Rotacia periodo 0,365 tago (8,752 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 170 K
Geometria albedo 0,157
Observaj ecoj
Spektroklaso E
Absoluta magnitudo 7,67
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 4-an de marto 1861 de la germana astronomo Ernst Wilhelm Leberecht Tempel en la observatorio de Marsejlo (Francio).

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de astronomia stacio establita en Marsejlo de Franz Xaver von Zach.

Ecoj redakti

Kiel E-tipaj asteroidoj, Anĝelino montras pli grandan lumecon kiam ĝi estas en opozicio kun Suno[1][2]. Tian fenomenon oni observas ankaŭ ĉe la Jupiteraj lunoj Ganimedo kaj Eŭropo, kaj ĉe la Saturna luno Japeto.

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
63 Ausonia64 Angelina65 Cibelo