Amaranthus tricolor

La trikolora amarantolegomamaranto (Amaranthus tricolor) estas plantspecio el la genro Amaranto (Amaranthus). Ĝi estas uzata kiel ornamplanto, kiel legomo kaj kuracplanto . Ĝi originis el la tropika Azio, verŝajne el Hindujo[1] kaj estas preskaŭ tutmonde en multaj klimatoj kiel neofito disvastigita. Kultivaroj havas flavajn, ruĝajn kaj verdajn folikolorojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
“Amaranthus tricolor ”
Trikolora amaranto
Trikolora amaranto
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonoj,
Ordo: Asparagaloj, Asparagales
Familio: Amarantacoj, Amaranthaceae
Subfamilio: =
Genro: Amaranto, ” Amaranthus ”
Specio: Trikolora amaranto
Amaranthus tricolor
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Ilustraĵo

Vegetaj aspektoj redakti

La trikolora amaranto kreskas vertikale, malmulte karnece verda aŭ ruĝa, malmulte disbranĉita unujara herba planto. Ĝi atingas alton de 80 ĝis 150 cm. La alternestarantaj folioj havas foliplaton kaj tigon. La verda aŭ ruĝa folitigo longas 2 ĝis 6 cm. La kalva, flava aŭ ruĝa ofte makulita foliplato longas 4 ĝis 12 cm kaj larĝas 3 ĝis 7 cm.

Generativaj aspektoj redakti

La planto floras de julio ĝis aŭgusto. La floraroj konsistas el dense globforme aŭ spadikoforme laŭlonge de tigo starantaj floroj. La brakteoj longas ĉ. 4 mm kaj estas ovalaj-lancetaj kaj travideblaj. La malgrandaj flave verdaj floroj estas trinombraj. La involukroj estas lancetaj. La simplaj pistiloj havas triopan stigmon.

La kromosomo-nombro estas 2n = 34.

Nomo redakti

Pro la vasta disvastigo ekzistas multaj regionaj nomoj. La scienca nomo de la genro Amaranthus signifas "floro, kiu neniam velkas" kaj la speciepiteto tricolor signifas trikolora.

Regionaj trivialnomoj estas jenaj: amarante, brède de Malabar (franca), amaranto, bredo (portugala), mchicha (svahila), tampala, tandaljo, tandalja bhaji (Barato)[2], en Karibio callaloo (kiel aldonaĵo al la samnoma plado). En la angla: Joseph's coat laŭ la biblia persono Jozefo, kiu vestis sin per multkolora tuko.

En Grekujo amaranto estas kuirita kiel ĥorta (χορτα) kiell spinacosimila legomo kaj en Ĉinujo la planto nomiĝas Xian (苋 xiàn aŭ 雁来红 yàn laí hóng, 救荒本草 jìu huāng běn cǎo, 老少年 lao shao nian, 盛京通志 lan jing tu zhi, 老来少 lao lai shao, 三色苋 san se xian). En Koreujo, la planto nomiĝas bireum (– 비름}), chambireum - 참비름, kaj estas preparita kiel namul.[3]

Tiu planto ornamas la blazonon de Gonville and Caius College, Kembriĝo, kie ĝi estas nomata kiel „flowers gentle“.

Uzado redakti

La trikolora amaranto estas C4-planto, kiu treege efektive ligas karbonon. Ĉiuj partoj de la planto estas uzataj en la popola medicino kaj kiel kuracplanto. En Afriko la semoj estas uzataj kiel amelo-liveranto.[4]

Taksonomio redakti

Amaranthus tricolor apartenas al la sekcio Pyxidium, verŝajne ne monofita unuo en la subgenro Albersia.[5] Sinonimo por Amaranthus tricolor estas: Amaranthus melancholicus L., Amaranthus tristis L., Amaranthus mangostanus L., Amaranthus polygamus L. temas pri varia, diversforma specio.[6]

Amaranthus gangeticus L. estas ofte rigardata sinonimo de Amaranthus tricolor [7], vere la meto de la planto al nur unu specio ne eblas, ĉar la unua priskribo ne estas unusignifa (nomen incertae sedis),.[8]

Referencoj redakti

  1. G. J. H. Grubben, D. H. van Sloten: Genetic Resources of Amaranths: A Global Plan of Action. International Board for Plant Genetic Resources (IBPGR), Rome, 1981. 57 paĝoj. Kap. 4 Centres of Origin and Diversity, paĝo 12.
  2. Michel H. Porcher. Sorting Amaranthus names.
  3. Bburi Kitchen, , "10 Korean spring greens you should know", 2016-04-20. Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Grubben, G.J.H. & Denton, O.A. (2004) Plant Resources of Tropical Africa 2. Vegetables. PROTA Foundation, Wageningen; Backhuys, Leiden; CTA, Wageningen.
  5. Sergei L. Mosyakin, Kenneth R. Robertson: New infrageneric taxa and combinations in Amaranthus (Amaranthaceae). In: Annales Botanici Fennici, Volume 33, Issue 4, 1996, S. 275–281.
  6. Duilio Iamonico: Taxonomic revision of the genus Amaranthus (Amaranthaceae) in Italy. In: Phytotaxa, Volume 199, Issue 1, 2015, S. 1–84. COI:10.11646/phytotaxa.199.1.1
  7. Amaranthus gangeticus L.. The Plant List (2010). Alirita 2013-03-09.
  8. Duilio Iamonico: Amaranthus gangeticus (Amaranthaceae), a name incertae sedis. In: Phytotaxa, Volume 162, Issue 5, 2014, S. 299–300.

Literaturo redakti

  • H. M. Burkill: The useful plants of West Tropical Africa. 2. Auflage, Volume 1, Families A–D. Royal Botanic Gardens, Kew, Richmond, United Kingdom 1985. 960 pp.
  • G. J. H. Grubben: La culture de l’amarante, légume-feuilles tropical, avec référence spéciale au Sud-Dahomey. Mededelingen Landbouwhogeschool Wageningen 75–6. Wageningen, Netherlands 1975. 223 pp.
  • G. J. H. Grubben, D. H. van Sloten: Genetic resources of amaranths: a global plan of action, including a provisional key to some edible species of the family Amaranthaceae by Laurie B. Feine-Dudley. International Board for Plant Genetic Resources, Rom, Italien 1981. 57 pp.
  • K. G. Shanmugavelu, M. Kader Mohideen: Accomplishments in amaranth research at the College of Horticulture. Tamil Nadu Agricultural University. Amaranth Newsletter 3, 1989, S. 5–7.

Eksteraj ligiloj redakti