Anne NEVILLE (naskiĝis la 11-an de junio 1456, mortis la 16-an de marto 1485) estis edzino de Rikardo la 3-a (Anglio).

Anne Neville
reĝedzino de Anglio
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1456 (1456-06-11)
en Burgo de Warwick
Morto 16-an de marto 1485 (1485-03-16) (28-jaraĝa)
en Westminster
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Abatejo Westminster vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio Jorkoj • House of Neville vd
Patro Rikardo Neville vd
Patrino Anne Beauchamp, 16th Countess of Warwick vd
Gefratoj Isabel Neville, Duchess of Clarence vd
Edz(in)o Rikardo la 3-a de AnglioEduardo de Westminster vd
Infanoj Eduardo de Middleham vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝo kaj familio redakti

Ŝi naskiĝis en la kastelo de Warwick kaj estis la pli juna filino de Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick) kaj ties edzino Anne Beauchamp. Ŝia fratino Isabel edziĝis al Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence), frato de Eduardo la 4-a.

Princino de Kimrio redakti

Kiam ŝi atingis 14 jarojn, ŝi estis fianĉigata al Eduardo de Westminster (princo de Kimrio), filo de Henriko la 6-a (Anglio). La fianĉigo estis parto de akordo per kiu Rikardo Neville transdonis sian lojalecon de Eduardo la 4-a al Henriko la 6-a. La nupto okazis en la katedralo de Angers, Francio la 13-an de decembro 1470.

Vidvino redakti

Post la morto de sia edzo dum la batalo de Tewkesbury, Anne kaj ŝia bopatrino Margareta de Anĵuo kaptiĝis. Unue ili estis kondukataj al Coventry, kaj poste al la Londona domego de la duko de Clarence, la bofrato de Anne. Laŭdire tiu deziris akiri la vastajn heredaĵojn de Anne, sed Rikardo duko de Gloucester - la estonta Rikardo la 3-a - forprenis ŝin al sanktejo en Londona preĝejo St Martin the Grand.

Dukino de Gloucester redakti

La 12-an de julio 1472 Anne kaj Rikardo geedziĝis. Rikardo estis guberniestro de norda Anglio kaj ili pasis la plejparton de sia tempo ĉe Kastelo Middleham, Jorkŝiro. Tie en 1473 naskiĝis ilia filo Eduardo de Middleham.

Reĝino de Anglio redakti

Anne iĝis reĝino de Anglio kiam Eduardon la 5-an detroniĝis la 25-an de junio 1483. Post la morto de ŝia filo en 1484, estis onidiroj ke Rikardo planis disiĝi de Anne por edziĝi al Elizabeta de York, sed mankas evidentaĵoj. Anne kaj Rikardo adoptis kiel heredonto de la trono Eduardon Plantaĝeneton, kiu estis la la naŭjara filo de Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence) kaj nevo de Rikardo.

Morto redakti

La 16-an de marto 1485 Anne mortis pro ftizo ĉe Westminster. Poste estiĝis onidiroj ke Rikardo venenis ŝin, sed tio estis preskaŭ certe kalumnio. Rikardo malkaŝe ploris dum la funebra rito en Abatejo Westminster, kie ŝi entombiĝis en sennoma tombo. En 1960 stariĝis ŝildo proksime al la tombo.

Post ŝia morto Rikardo senheredis Eduardon Plantaĝeneton, kiu laŭdire estis "simplamensa", kaj proklamis John de la Pole (1-a grafo de Lincoln) kiel sia heredonto.