Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Arena

Arena [Areno] estas la dek-oka epizodo de la unua sezono de la usona televidserio de scienca fikcio Star Trek. Verkita de Gene L. Coon baze sur mallonga rakonto de la sama nomo de Fredric Brown [1], reĝisorita de Joseph Pevney kaj unue elsendita en la 19-a de januaro 1967.

Arena
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo Arena
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 19 jan. 1967
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Joseph Pevney • Gene Roddenberry
Scenaro Gene L. Coon
Filmita en Vasquez Rocks • Paramount Stage 31 • Paramount Stage 31
Loko de rakonto Cestus Ⅲ • Edren IV
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • George Takei • Nichelle Nichols • Grant Woods • Bill Blackburn • Tom Troupe • James Farley • Sean Kenney • Bobby Clark • Ted Cassidy • Eddie Paskey • Jerry Ayres
IMDb
vdr
Vasquez Rocks, scenejo de Areno

"Arena" estis la unua epizodo de Star Trek elsendita kolore en Britio de BBC (novembre 1969).

Intrigo redakti

La USS USS Enterprise (NCC-1701) alvenas al Cestus III, sed la anaro trovas la setlejon senhoma. Kapitano James T. Kirk (William Shatner), Ĉefoficirio Spock (Leonard Nimoy), Ĉefkuracisto Leonard McCoy (DeForest Kelley), kaj sekureca forto malsupreniras kaj trovis unu postvivanton (Tom Troupe), kiu diras ke la bazo suferis pezan bombadon de nekonata malamiko. La surplanetiĝa teamo ankaŭ suferas atakon de proksimuloj, dum el la sekureca teamo mortas. La "Enterprise" ankaŭ estas atakita de nekonata kosmoŝipo, malhelpante ke ĝi helpas la surplanedan teamon. Sur la surfaco, Kirk trovas armilojn, kaj uzas ĝin por disĵeti grenadojn kontraŭ fremdajn fortojn. La fremda kosmoŝipo reprenas sian anaron el la surfaco kaj komencas retiriĝi. La kunularo renkontiĝas sur la "Enterprise".

Ambaŭ kosmoŝipoj eniras nekonatan sektoron de kosmo, kaj baldaŭ poste perdas ĉian propulson. La "Enterprise" estas kontaktita de specio nomante sin la Metronoj (rolita fare de Vic Perrin), kiuj zorgeme gardas ilian sektoron de kosmo kontraŭ intrusado. Ili anoncas, ke ili disbatos la respektivajn kapitanojn inter si en "juĝo per batalo", duelo ĝis la morto, kaj la kosmoŝipo de la perdanta kapitano estu detruota kaj la alia kosmoŝipo libera por forlaso. Kapitano Kirk estas subite transportita al la surfaco de roka, senfrukta planedo kune kun la kapitano de la alia kosmoŝipo, kiu estas el reptilia specio konata kiel la Gorn. La Metronoj parolas al Kirk, klarigante, ke kvankam neniu kapitano komunikas kun sia kosmoŝipo, ĉiu ricevos vokan registradon, kiu tradukos siajn vortojn al la kontraŭa kapitano kaj transdonos ilin al siaj kosmoŝipoj. Oni diras al Kirk, ke la planedo havas multajn rimedojn, kiujn kapitano povas uzi por venki la alian. Sur la "Enterprise", la anaro rajtas rigardi la agojn de Kirk.

Kirk malkovras multajn valorajn mineralojn kaj rimedojn sur la planedo, ŝajne senutilaj ĉe ĉi tiu punkto. Li trovas tigojn de bambuo kaj krudaj kemiaĵoj, kiuj povas esti miksitaj en pulvoro. Li konstruas pafilon, uzante pecojn de diamanto kiel kuglojn. Kirk atendas la Gornon kaj pafas sur li, severe vundante la fremdulon. Kirk preparas batado por mortigi lin, sed rimarkas, ke la atako de Gorn sur Cestus III verŝajne nur estis defenda kaj permesas ke la Gornon vivos. Subite la Gorno malaperas, kaj Metron aperas al Kirk, gratulante lin ne nur pro la venko de la batalon sed ankaŭ pro la montro de kompato al siaj malamikoj. Kirk rifuzas ke la Metronoj detruas la Gornan kosmoŝipon. La estro de Metronoj diras ke ili "ankoraŭ estas duone sovaĝaj, sed ekzistas espero", kaj ke la Federacio denove serĉu la Metronojn en pluraj mil jaroj. Subite Kirk trovas sin sur la "Enterprise", liaj vundoj resanigis, kaj la anaro trovas la stelŝipon aliflanke de la galaksio, tre fore la spaco de Metron, la Gorn-ŝipo tute ne videblas.

Okazaĵoj redakti

La epizodo estis la unua filmita parte ĉe Vasquez Rocks, kiu poste estis uzata kiel scenejo en aliaj epizodoj kaj filmoj de Star Trek.[2]

La voĉoj de la Gorn-kapitano estis provizitaj fare de aktoro Ted Cassidy, la Gorn estis rolita de Bobby Clark, Gary Combs kaj Bill Blackburn en proksimaj bildoj.[3]

William Shatner staris tro proksime al eksplodo dum la epizodo, kaŭzante al li tiniton [4] , kiu fariĝis kronika. Leonard Nimoy ankaŭ estis vundita. Shatner havas ĝin en sia maldekstra orelo kaj Nimoy havis ĝin en sia dekstra orelo.[5]

Kulturaj influoj redakti

Tio epizodo tre multe influis popularan kulturon, ĉefe de Usono. La fanoj de Star Trek faras amuzaĵojn ĉe la Vasquez-Rokoj.

Bill kaj Ted en la filmo "Bill & Ted's Bogus Journey"; kie ili estas forrabitaj de siaj malbonaj robotaj duplikuloj kaj portitaj al Vasquez-Rokoj (proksimume 100 km de sia hejmurbo) por morti. En la epizodo de Family Guy "The Kiss Seen Around the World" [La Kiso Vidita Ĉirkaŭ la Mondo], Neil Goldman montras televide la batalon de Kirk kontraŭ Gorno. En la filmo Tropic Thunder [Tropika Tondro], Tugg Speedman, reprezentita de Ben Stiller rigardas la lukton inter Kapitano Kirk kaj la Gorn per sia iPod. En de la unua minuto de la filmo Coneheads, la radar-operatoro estas breve distrita fare de Kapitano Kirk, kiu batalas Gornon, kaj ĉi tio malfruas la sciigon ke NIFO alproksimiĝanta.

Referencoj redakti

  1. Solow, Herbert. (June 1997) Inside Star Trek The Real Story. Simon & Schuster, p. 206–207. ISBN 0-671-00974-5.
  2. Anthony Pascale (2007-11-24). Famous Location To Appear in New Star Trek Movie. TrekMovie.com. Alirita 2010-05-19.
  3. Cushman, Marc. (2013) These are the Voyages — TOS: Season One, With Susan Osborn, San Diego, Kalifornio: Jacobs/Brown Press, p. 402–404. ISBN 9780989238113.
  4. William Shatner speaks about his tinnitus.
  5. Arena (Star Trek) ĉe YouTube