Aurél Török, laŭ hungarlingve kutima nomordo Török Aurél (origine Ponori Thewrewk Aurél) estis hungara kuracisto, profesoro, antropologo, membro (korespondanta en 1892) de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis József Thewrewk, liaj fratoj estis Árpád Thewrewk kaj Emil Ponori Thewrewk, lia nepo estis Aurél Ponori Thewrewk.

Aurél Török
Persona informo
Naskonomo Ponori Thewrewk Aurél
Naskiĝo 13-an de februaro 1842 (1842-02-13)
en Bratislavo
Morto 1-an de septembro 1912 (1912-09-01) (70-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Vieno
Familio
Patro József Thewrewk
Frat(in)oj Emil Ponori ThewrewkÁrpád Thewrewk
Okupo
Okupo kuracistozoologobiologo • antropologo
vdr

Aurél Török [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1842 en Hungario en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 1-an de septembro 1912 en Ĝenevo.

Biografio redakti

Aurél Török frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Vieno. En 1863 li eklaboris en instituto en Pest apud Jenő Jendrassik. Em 1869 li estis nomita privata profesoro en Universitato Kolozsvár, kie li interesiĝis pri antropologio. En la 1880-aj jaroj li studis-esploris antropologion kaj li fondis antropologian instituton en Budapeŝto (kune kun antropologia muzeo), fine li instruis en Universitato de Budapeŝto (li estis rektoro en 1907. Praktike li fondis tiu ĉi sciencobranĉon en Hungario, li ekzamenis ekzemple kranion kaj aliajn ostojn de Béla la 3-a (Hungario), Emeriko Thököly, Francisko Rákóczi la 2-a. Li ricevis premion en 1898.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az izomidegek végződése (1866)
  • Ueber den Bau der Nervenfaser (1872)
  • A betegségek uralma a föld népe közt (1884)
  • Grundzüge einer systematischen Kraniometrie (1890)
  • Adatok az Árpádok testereklyéinek embertani búvárlatához (1894)
  • A Lombroso-féle bűnügyi embertan alapeszméjéről (1906)

Fontoj redakti