Ballari

urbo en Barato

Ballari, kanare ಬಳ್ಳಾರಿ estas urbego, sidejo de la samnoma distrikto Ballari en subŝtato Karnatako en suda Barato.

Ballari
urbo
Administrado
Poŝtkodo 583101
Demografio
Geografio
Geografia situo 15° 9′ N, 76° 56′ O (mapo)15.1576.933333333333Koordinatoj: 15° 9′ N, 76° 56′ O (mapo) [+]
Alto 485 m [+]
Areo 89,95 km² (8 995 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Ballari (Karnatako)
Ballari (Karnatako)
DEC
Ballari
Ballari
Situo de Ballari
Ballari (Barato)
Ballari (Barato)
DEC
Ballari
Ballari
Situo de Ballari

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bellary [+]
vdr
Fortikaĵo de Ballari (parto)

Geografio redakti

Ballari situas sur Dekkana Altebenaĵo precipe sur montetoj en alteco 495 metrojn de la marnivelo. Hosapete troviĝas 59, Rajĉur 126, Davangere 132, Kurnul 141, Hubli-Dharwad (meze) 200, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 251, Belagavi 271, Bidar 314, Mumbajo 609, Kolkato 1459, tutlanda ĉefurbo Delhio 1500 kilometrojn (aere) [1].

 
Statuo

Demografio redakti

En 2011 populacio de Ballari estis 410 445.

Historio redakti

Fortikaĵo de Ballari estis konstruita dum la mezepoko. Ekde 1565 ĝi apartenis al sultanlando, ekde 1678 al reĝlando, ekde 1800 la britoj dominis. Ili instalis garnizonon. En 1840 la tiama Bellary iĝis la distrikta sidejo. Ekde 1956 tiu areo apartenis al subŝtato de Majsuro (renomita Karnatako en 1973 laŭ la lingvaj limoj de kanara). En 2014 la angla nomo Bellary estis renomita al la nuna formo Ballari.

Ekonomio redakti

Ĉirkaŭ Ballari jam historie oni kultivis kotonojn, la urbo havis floran kotonan industrion. La plej frua vapora koton-spinfabriko estis establita en 1894. La urbego daŭre prosperas en tiu sektoro. La vestindustrio precipe estis grava dum la 1-a mondmilito, ĉar oni kudris uniformojn por la soldatoj.

Lingvoj redakti

Laŭ la censo en 2001 la ĉeflingvo estas parolita en Ballari kiel oficiala lingvo kaj gepatra lingvo estis la kanara kun nur relativa plimulto de 39 procentoj. Ekzistas ankaŭ signifaj minoritataj lingvoj: la telugua (28%), la urdua (25%), parolita fare de la plej multaj islamanoj, la hinda (3%), la tamila (2%).

Religio redakti

Laŭ la barata censo en 2001 la hinduismo estas la plimulta religio en Ballari kun 70%. Islamo estas dua plej populara religio kun 27%, kristanismo 1%.

Trafiko redakti

Ballari havas trairan fervojan linion kun stacidomo. La urbego estas atingebla voje per 10 vojoj el ĉiuj direktoj (vidu la mapon!). Flughaveno funkcias loke.

Klimato redakti

En Ballari jare pluvas averaĝe po 500 mm. Inter aŭgusto-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro kaj marto apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 20-34 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans
 
Stacidomo de Ballari