Batal-Monumento pri Monte Cassino en Varsovio

Batal-Monumento pri Monte Cassino en Varsovio (pole Pomnik Bitwy o Monte Cassino) estas monumento en Varsovio en la kvartalo Mezurbo, situanta sur skvaro inter la strato de generalo Anders kaj la pordego al Ĝardeno Krasińskich, laŭ enirakso al Ŝtata Arkeologia Muzeo en Varsovia Arsenalo.

Batal-Monumento pri Monte Cassino en Varsovio
skulptaĵo [+]
Koordinatoj52° 14′ 50″ N, 21° 0′ 1″ O (mapo)52.247121.0003Koordinatoj: 52° 14′ 50″ N, 21° 0′ 1″ O (mapo)

Batal-Monumento pri Monte Cassino en Varsovio (Varsovio)
Batal-Monumento pri Monte Cassino en Varsovio (Varsovio)
DEC
Batal-Monumento pri Monte Cassino en Varsovio
Batal-Monumento pri Monte Cassino en Varsovio
Lokigo de Varsovio en Pollando

Map
Batal-Monumento pri Monte Cassino en Varsovio
Vikimedia Komunejo:  Monte Cassino Monument in Warsaw [+]
vdr
Batal-Monumento pri Monte Cassino en Varsovio

Priskribo de la monumento redakti

Decembre 1994 Socia Konstru-Komitato de la Monumento de la Batalo de Monte Cassino en Varsovio ricevis permeson loki la monumenton en ties nuna loko. Junie 1995 Asocio de Polaj Arkitektoj anoncis konkurson pri monumento memoriganta la batalon pri Monte Cassino. La munumenton oni financis per kotizoj de veteranoj de la Dua Pola Korpuso (1943–1947) de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento kaj subvencioj de pluraj institucioj.

La monumenton malkovris la 30-an de majo 1999 en la skvaro apud Ogród Krasińskich Irena Anders en akompano de Reprezenta Bataliono de Pola Soldataro, kadre de celebrado de la 55-a datreveno de la batalo. Dum la ceremonio la polan prezidenton reprezentis Ryszard Kalisz.

La projekton de la monumento preparis: skulptisto Kazimierz Gustaw Zemła kaj arkitekto Wojciech Zabłocki. La monumento estas farita de ŝtalbetono kovrita per blanka marmoro Bianco Carrara, kies maso atingis 220 tunojn. Por stabiligi la grundon sub la 70-tuna kolono estanta la plej alta elemento de la komponaĵo, oni enterigis 6-metrajn fostojn.

La monumento prezentas senkapan Niko kun spuroj de batalo kaj kripligo, aperantan el la frakasita, ĉirkaŭita per skarpo kolono. En la piedoj de la monumento oni vidas monteton kovritan de mortotuko, figuron de Dipatrino kaj disĵetitajn kaskojn. Sur dumetra soklo, kun videbla kruco de Monto Kasino, oni ankaŭ lokis sub la mortotuko urnon kun cindroj de la herooj. Krom tio sur la soklo estis skulptitaj blazonoj de kvin polaj unuoj, kiuj partoprenis la batalon.

Surskriboj sur la monumento redakti

Pasanto, diru al ĉiuj, ke ni mortfalis kun la honoro, la animon ni redonis al la Dio, la korojn al Pollando, la korpon al la itala tero.

Al soldatoj de la Dua Pola Korpuso de armea generalo Władysław Anders, kiu la 18-an de majo 1944 en la sanga batalo konkeris Monte Cassino, trarompis Gustav-Linion kaj malfermis al Aliancanoj la vojon al Romo. Pola nacio.

Bibliografio redakti