Coudenhove-Kalergi

Coudenhove-Kalergi estas nobela familio, ĝis la jaro 1945 ekloĝinta en Bohemio.[1]

Maxmilián von Coudenhove


Marie Nesselrode
Marie Kalergi


František Coudenhove redakti

František Coudenhove (Franz Coudenhove), kies familio akiris en la jaro 1790 titolon de imperiestraj grafoj, edziĝis kun Maria Kalergi. Jindřich grafo el Coudenhove-Kalergi (Heinrich Graf von Coudenhove-Kalergi) estis la unua grafo, kiu uzis ambaŭ nomojn.[2] El flanko de la patro akiris brabanta familio Coudenhove nobelan titolon pro sia ĉeesto en unua krucmilito en la jaro 1099 kaj ili povas tiel revoki sin al nedisrompita familia linio ĝis antaŭulo Gerolf (†3-a de marto 1259).

Nomo Kalergi devenas el samnomata bizanca-kreta nobela familio (kun apuda linio Callergi en Venecio).

Familianoj redakti

Historio de familio redakti

La unua dokumentita antaŭulo de familio estis Theodoricus Coudenhove (1240) en Brabanto. Lia ido Gerolf en duono de la 13-a jarcento partoprenis en unu el krucmilitoj al Palestino. Al soldata profesio dediĉis sin en pli postaj jarcentoj multe da anoj de tiu ĉi familio.

En la 15-a jarcento la familio Coudenhove dividiĝis en kelke da branĉoj, el kiuj kelkaj restis en la kontinento, aliaj foriris Anglion. Fine de la 17-a jarcento okazis plua dividiĝo de la familio - en pli aĝan grafan kaj malpli aĝan baronan branĉojn. La barona branĉo plu disbranĉiĝis en la francan kaj la ĉeĥan. La anoj de la ĉeĥa barona linio vivis en la 19-a jarcento kaj komence de 20-a jarcento, sen parcela proprumaĵo, plejparte en la norda Bohemio, en Duchcov, Teplice kaj Chomutov. Barono Viktor Coudenhove (1866-1933) estis vicprezidanto de Societo por ĥemia kaj metalurgia produktado kaj prezidanto de Aŭtomobila klubo en la nordokcidenta Bohemio. En la jaro 1933 li krimis en Teplice memmortigon.

Pli aĝa branĉo redakti

Rangon de imperiaj grafoj akiris la pli aĝa branĉo en la jaro 1790. En la sama tempo tiu ĉi branĉo denove dividiĝis en du pluajn liniojn. La pli aĝa vivis en Aŭstrio kaj en Moravio, la malpli aĝa en Kunštát en Moravio kaj en Bohemio.

Karel Maria Coudenhove redakti

El la pli aĝa branĉo eminentis ekzemple Karel Maria Coudenhove (1855-1913). Li finstudis juron kaj dediĉis sin al politiko. Li plenumis funkciojn ĉe ŝtata prokurorejo en Moravio, en ministerio de agrikulturo en Vieno, li estis regiona komisaro en Karlovy Vary, pli poste registara komisaro en Liberec kaj silezia landa prezidanto. Kiel tre severa victenanto en Bohemio (1896-1911) en la jaro 1905, en periodo de pragaj ribeloj pro ĝenerala balotrajto, li intencis subpremi demonstraciojn persoldate. Lia frato Max Julius Coudenhove (1856-1928) sekvis lin en oficoj de la silezia prezidanto kaj victenanto. Li estis tiel en la jaro 1918 lasta aŭstria victenanto en Bohemio. Antaŭ disfalo de Aŭstrio-Hungario la victenanto Coudenhove planis kronadon de imperiestro Karolo je ĉeĥa reĝo.

Malpli aĝa branĉo redakti

El la malpli aĝa branĉo famiĝis Karel Coudenhove (1814-1868). Kiam li estis 19-a jara, li enpaŝis en aŭstrian armeon kaj kiel kolonelo en la jaro 1849 partoprenis hungaran militiron. Por la heroaj faroj li ricevis signifajn armeajn honorigojn. Pro geedziĝo kun baronino Leopoldina Honrichs zu Wolfswarffen (1826-1894) tiu ĉi branĉo akiris en la jaro 1902 nomon Coudenhove-Honrichs. Ilia filo Karel Josef Coudenhove-Honrichs (1859-1920) falis dum la unua mondmilito en militkapton kaj pereis en rusa malliberejo en Petropavlovsko en Siberio. Lia edzino Paulina (1863-1934) publikis en jarcentŝanĝo etajn poetajn trajtojn.

František Karel Coudenhove redakti

Al ĝenerala mezproksimo de la eŭropaj aristokrataj familioj absolute eliris la ĉeĥa parto de la malpli aĝa branĉo de la familio. František Karel Coudenhove (1825-1893) estis aŭstria i.r. ĉambelano, li proprumis bienojn en Hungario kaj en la jaro 1864 li aĉetis bienon kaj kastelon Poběžovice en okcidentbohemia municipo Poběžovice (germane Ronsperg). Junaĝe li agadis en aŭstria armeo kaj li partoprenis en bataloj en Italio (en la jaroj 1848 kaj 1849). Pli poste li dediĉis sin al diplomata kariero.

En la jaro 1857 li edziĝis kun Marie von Kalergi (1840-1877), virino el unu el la plej malnovepokaj eŭropaj familioj; Kalergiidoj devenis el Kreto kaj iliaj antaŭuloj estis konataj personecoj jam en la tempoj, kiam okcidenteŭropa civilizo estis ankoraŭ en vindotukoj. Laŭ kelkaj fontoj Kalergiidoj derivis sian devenon de bizanca dinastio de Fokasidoj.

Marie von Kalergi ne naskiĝis en suna sudo, sed en Sankt-Peterburgo. Ŝia patro John vivis plejparte en Anglio kaj la nupto kun František Karel Coudenhove okazis en Parizo. La pramalnova deveno de la nomo Kalergi havis por la familio tian gravecon, ke ambaŭ filoj petis komence de tiu ĉi jarcento pri kunigo de ambaŭ nomoj, do ekde la jaro 1903 ili uzis titolon grafo Coudenhove-Kalergi.

František Karel fondis en Poběžovice kastelan bibliotekon, lia edzino pliriĉigis ĝin per heredaĵo post sia avo el flanko de la patrino, grafo el Nesselrode. La germana nobela familio de grafoj Nesselrode estis naturaligita en cara Rusio jam pli longan tempon kaj ties anoj pretendis signifajn funkciojn en caraj registaroj. Post la morto de František Karel posedanto de Poběžovice fariĝis lia filo Jindřich (1859-1906), doktoro de juroj kaj filozofio, kiu dediĉis plimulton de sia vivo al politika kariero. En la aŭstriaj diplomataj servoj li agadis unue en Ateno, pli poste en Rio-de-Ĵanejro, en Istanbulo, Buenos Aires kaj lastfoje en Tokio. Li travojaĝis la tutan Antaŭan Orienton, nordan Afrikon, Rusion, Antaŭan kaj Malantaŭan Baraton, Koreon, Ĉinion kaj nature ankaŭ plimulton de eŭropaj landoj. La mondo de aziaj kulturoj estis por li same proksima kiel la eŭropa patrujo. En siaj vojaĝoj li fervore dediĉis sin al studado de lokaj kulturoj kaj filologio; li parolis flue per 16 lingvoj de Oriento kaj Okcidento.

Jindřich Coudenhove / Heinrich Coudenhove-Kalergi redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Heinrich Coudenhove-Kalergi kaj Micuko Aojama.

En la jaro 1892 grafo Jindřich Coudenhove edziĝis en Tokio kun japanino Mitsu Aoyama (1874-1941), kiu estis laŭ pli poste disvastigita legendo en parenca rilato kun japana inperiestra familio. Kelkaj enciklopedioj aljuĝas al ŝi princan devenon. Fakte Mitsu devenis el signifa, sed nenobela tokia familio. Por ŝia tokia familio la tiama geedziĝo estis ŝokiga afero: Mitsu edziniĝis al la "blanka diablo kun ruĝaj haroj kaj kun okuloj de fiŝo".

Kiam Jindřich post la morto de sia patro revenis kun sia edzino kaj familio Bohemion, li finis vojon de la profesia politikisto kaj li dediĉis sin al filozofio.

En la kastelo en Poběžovice ekregis en la 19-a kaj la 20-a jarcentŝanĝo ekzotika spirito de Oriento. Mitsu, budhistino, lasis sin bapti (ŝi akceptis nomon Marie Tekla); sed ŝi neniam egaliĝis kun la eŭropaj rilatoj, ŝi neniam tute akceptis ilin, kaj male ŝi transportis sian orientan manieron de la vivo en la familion de Coudenhove-Kalergi. Jindřich kaj Mitsu havis kvar filojn kaj du filinojn. La grafo instruis ilin mem, kutime en la rusa kaj la hungara lingvoj, por ke la infanoj alkutimiĝu jam de etula aĝo al la diferenco de la lingvoj kaj kapablu moviĝi en la moderna mondo. En la kono de la lingvoj li vidis ankaŭ eblecon de malpligrandigado de rivaleco inter la nacioj, precipe en multnacieca habsburga landaro. En la kastelo en Poběžovice la familio vivis duspecan vivon: foje ili kondutis eŭrope, alifoje ili vestis sin en japanajn vestojn kaj praktikis kutimojn de japana hejmo.

Post morto de Jindřich (1905) venis por Mitsu malfacilaj tempoj. En la kutima vivo ŝi estis absolute nepraktika kaj nekonata de lokaj rilatoj, kiuj tiel diferenciĝis de la rilatoj en ŝia pattrujo. Plie ŝi zorgis pri la multnombra familio, tial la ampleksa posedaĵo de la familio Coudenhove komencis maldikiĝi, la hungaraj bienoj perdiĝis en nereveneco kaj pri la kastelo komencis persisti la kredantoj. La unuenaskita filo Jan (1893-1965) heredis post la patrino krom la orientaj trajtoj ankaŭ nekapablecon por la praktika vivo. Li dediĉis sin precipe al siaj ŝatokupoj - filatelio, heraldiko, elfosaĵoj kaj la grandega biblioteko, en kiu apartan kolektaron kreis judaismo. La aserto, ke la biblioteko enhavis fakte la tutan mondan literaturon pri la judismo, ne estas tro troigita.

Jan / Johannes Coudenhove-Kalergi redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Johannes Coudenhove-Kalergi kaj Lilly Steinschneider.

Eĉ kiam la senjorujo estis ŝuldigita, ĝi ankoraŭ senĉese sufiĉis kontentigi la strangulajn ideoj de Jan. Ties kulmino estis kahelforno en aspekto de lia propra figuro en superviva grandeco, kiun poeto Ladislav Stehlík nomigis en sia "Země zamyšlená" "kuriozaĵo, kiu ne havas analogion en sunsistemo". Tiun ĉi kahelfornon pretigis speciala ceramika laborejo en Francio. Ĉeĥoslovakaj soldatoj, kiuj post la jaro 1945 ricevis la kastelon por uzado, disbatis la fornon, sed feliĉe konserviĝis almenaŭ fotografio, kiun grafo Jan sendis al siaj konatoj kiel bildkarton. La fragmentoj de tiu ĉi unika laboraĵo troviĝis en la kastelo en Poběžovice kaj eble estos alpaŝite al ties rekonstruo.

Tute sen antaŭjuĝoj kaj en spirito de pensoj pri la nacieca toleremo Jan en la jaro 1915 edziĝis kun hungara cirka belrajdistino de juda deveno Lilly Steinschneider (1891-1975), granda propagistino de aviatiko kaj paraŝutismo. En Aŭstrio-Hungario apartenas al ŝi en tiu ĉi tereno pluraj unuecoj. Ŝi estis tre laborema, sed ĉe siaj okupitoj neŝatata, ĉar ŝi ne mallaboris kaj iradis kontroli ilian laboron en kia ajn taga aŭ nokta horo. Memorantoj ankaŭ rakontas, ke ŝi estis tro ŝparema.

Grafo Jan tro ne zorgis pri sia eksteraĵo; li iradis onidire vestita tre "nearistokrate", eĉ kiam li tre fieris pri sia deveno. En la jaro 1918 li lasis de la imperiestro Karolo, mallongtempe antaŭ lia abdiko, konfirmi disvastigon de titolo al "grafo Coudenhove-Kalergi el Ronspergheim". Lia plej ŝatata eksponaĵo el kolektaro de antikvaĵoj estis egipta mumio; onidire li ĉie kunveturis ĝin. Tio kaŭzigis al li, precipe dum la milito, grandajn problemojn. Antaŭ fino de la milito li kaŝis ĝin sub planko en kapelo, kie ĝi estis en la jaro 1970 malkovrita kaj en tre difektita stato transportita al kuracista fakultato en Plzeň. Konserviĝis el ĝi nur skeleto kaj ĉerko.

Unua respubliko, munkena interkonsento kaj milito redakti

Grafo Jan kun edzino Lilly vivis dum la unua respubliko en Poběžovice, la maljuniĝanta Mitsu transloĝiĝis al filino Olga (1900-1976) ĝis Mödling ĉe Vieno, kie ŝi dum la milito mortis. Dume grafo Jan okupiĝis per siaj ŝatokupoj, ŝanĝis la vizaĝemon de la kastelo per romantikaj pseŭdogotikaj alikonstruoj kaj Lilly mastrumis en grandbieno en Poběžovice, super Eŭropo prepariĝis ŝtormo.

Post munkena diktaĵo kaj kunigo de Sudetio kun Germanio, la loĝantoj de la kastelo fariĝis regnaj anoj kaj ankaŭ al ili rilatis monstraj nurenbergaj leĝoj, kiuj elvicigis civitanojn de juda deveno el homa socio. Jan havis ja arjan devenon pruvita ĝis la 13-a jarcento, sed Lilly kaj ilia filino Marie Electa (*1927) troviĝis en danĝero. Dum certa tempo, pli ol la grafa titolo kaj la posedaĵo, ŝirmis ilin onidira parenceco kun la japana imperiestra familio, sed post la morto de Mitsu minacis al ambaŭ virinoj deportado. Jan, kiu antaŭe aktive ne okupiĝis per politiko, fariĝis (eble pro timo pri la filino kaj la edzino) membro de Sudetendeutschen Freikorps de Henlein. Samtempe li uzis ĉiujn konatecojn kaj koneksojn, por ke li akiru konfirmilon pri la "arja deveno" de la edzino. En la jaro 1943 li finfine sukcesis havigi "pruvojn pri pureco de la raso" kaj Lilly tuj forvojaĝis ĝis Italio. En la jaro 1945 estis Jan kaj lia filino kiel "germanoj" tuj ellandigitaj kaj laŭ atestoj de memorantoj ili povis paroli pri feliĉo, kiam ili savis la nudajn vivojn. La sama sorto trafis Coudenhoveidojn en Březnice kaj iliajn malproksimajn parencojn en moravia Kunštát. Post la milito, kelke da jaroj antaŭ sia morto, grafo Jan divorcis kun Lilly kaj li denove edziĝis.

Richard Mikuláš Coudenhove-Kalergi redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Richard Coudenhove-Kalergi.

La plej rimarkinda figuro de la familio estis frato de Jan - Richard Mikuláš (japane "Ejiro") Coudenhove-Kalergi (1894-1972), la plej propra daŭriganto kaj realiganto de la klopodoj de sia patro grafo Jindřich. Li naskiĝis ankoraŭ en Tokio kaj la junaĝon li travivis en Poběžovice. Kun sukceso li okupiĝis per studado de filozofio kaj politiko kaj en la jaro 1923 li fariĝis fondinto kaj prezidanto de Paneŭropa Unio kun sidejo en Ĝenevo. La celo de tiu ĉi movado estis kreo de demokratia asocio de eŭropaj ŝtatoj. Li verŝajne rolis ankaŭ pluan, ne tute videblan rolon, por kiu li estis pagata de la ĉeĥoslovaka registaro. En la jaro 1938 Richard Mikuláš estis devigita en konekso kun la anŝluso de Aŭstrio, kie li ofte restadis, fuĝi Svisujon kaj ekde la jaro 1940 li agadis kiel profesoro de historio en Novjorko. Post la milito li revenis Eŭropon kaj senĉese li klopodis akiri spacon por sia grandioza ideo - la unueca Eŭropo.

En la jaro 1947 li fariĝis ĝenerala sekretario de fare de li fondita Eŭropa parlamenta unio kaj je kvin jaroj pli poste prezidanto de Eŭropa movado. La persistema rezisto kontraŭ la germana nacia socialismo kaj ankaŭ lia aristokrata deveno alkondukis lin al la sama vojo kun Otto von Habsburg. En la jaro 1950 estis al li en Aachen kiel al la unua laŭreato donita premio de Karolo la Granda.

Post sia patro Richard heredis krom alia ankaŭ donacon de politika klareco. Jam en la jaro 1925 li atentigis pri tio, ke la soveta Rusio, se oni donos al ĝi eblecon, tute certe persoldate konkeros rumanan Besarabion (hodiaŭa Moldavio) kaj orientajn partoj de Pollando. En la sama tempo li unusignife taksis, ke en Ĉinio venkos "kandidato de Rusio".

El globala monda vidpunkto li vidis danĝeron en trispeca amasa movado: en bolŝevismo, islama fundamentalismo kaj naciismo. Li avertis ankaŭ antaŭ komunistaj puĉoj, kiuj povas "per ĉiu tago okazi en kia ajn eŭropa ĉefurbo". La defendon antaŭ ĉiuj politikaj katastrofoj li vidis nature en la unueciĝinta kaj la demokratia Paneŭropo.

Same kiel frato jan, eĉ ne Richard Mikuláš serĉis edzinon en nobelaj rondoj, sed li edziĝis kun teatra stelulino Ida Klausner (1881-1951), konata sub artista pseŭdonomo Roland.

La plej maljuna filo de Jindřich kaj Mitsu, Karel Jindřich (1903-1987), eble tial, por ke li konfirmu la internaciecon aŭ supernaciecon de la familio Coudenhove, en aŭstralia Sidnejo edziĝis kun Anita Karolina Neuberg el Vieno (1898-1981), kun kiu li poste vivis en Ateno.

Fratino Ida Frederika (1901 - antaŭ la jaro 1988) edziniĝis kun Karel Josef Görres. Ankaŭ ŝi iris en spuroj de sia patro kaj ŝi publikis multnombrajn religiajn kaj filozofiajn konsiderojn. Edzinon "per familio egala" elektis nur frato Gerolf (1896-1978) - grafinon Sofie Pálffy el Erdöd (1901-1976), kun kiu li vivis en kastelo en mezbohemia Březnice. Ilia filino Barbara Coudenhove (*1932), aŭstria ĵurnalistino, dediĉis pli poste grandan atentemon al sia devena patrujo - al Ĉeĥoslovakio. Post la jaro 1968 ŝi estis fare de komunistaj oficejoj forpelita el Ĉeĥoslovakio, en la jaro 1989 ŝi estis proklamita virino de la jaro pro raportadoj pri revoluciaj eventoj en Ĉeĥoslovakio kaj tiama GDR. Ŝia pli juna frato Michael (*1937) vivas en Vieno kaj li dediĉas sin al belartoj. Motivo de liaj pentraĵoj ofte estas pragaj anguloj kaj lia naskoregiono.

Urbo Poběžovice klopodas rekonstrui la kadukiĝintan kastelon kaj krei ekspozicion dediĉita al Richard Mikuláš Coudenhove-Kalergi kaj al la tuta familio.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Medalo de grafoj Coudenhove
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2020-01-01.
  3. Werbeseite. Alirita 2013-01-17.