Courgevaux

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Münchenwiler-Courgevaux (stacidomo).

Courgevaux (prononcu kurĵevo; en la germana lingvo: Gurwolf) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1287 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Courgevaux
Blazono de Courgevaux
Blazono de Courgevaux
Blazono de Courgevaux
Vilaĝeniro de Courgevaux
Vilaĝeniro de Courgevaux
Vilaĝeniro de Courgevaux
komunumo en Svislandosetlejo
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 54′ 27″ N 7° 6′ 43″ O / 46.90750 °N, 7.11194 °O / 46.90750; 7.11194 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 27″ N 7° 6′ 43″ O / 46.90750 °N, 7.11194 °O / 46.90750; 7.11194 (mapo)
Areo 3,36 km²
Alteco 475 m super marnivelo
Poŝtkodo 1796
Komunumkodo 2250
Mapo de Courgevaux
Mapo de Courgevaux
Mapo de Courgevaux
vdr

Geografio redakti

Courgevaux situas 2,5 kilometrojn sude de Morato en larĝa valkaldrono sude la Lago de Morato. La komunumo konsistas el la vilaĝo Courgevaux, la nova kvartalo Les Vignes kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,36 km², de kiuj 26,1% estas kovritaj de arbaro, 57,5% servas por agrikulturo kaj 15,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Courgevaŭ limas en nordo al Morato, en oriento al Münchenwiler (BE), en sudo al Courlevon, en sudokcidento al Villarepos, en sudokcidento al Clavaleyres (BE), en okcidento al Faoug (VD), kaj en nordokcidento al Greng.

Trafiko redakti

Tra Courgevaux pasas la kantona ĉefvojo n-ro 182 de Morato al Friburgo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas en tunelo sub la komunumo, troviĝas proksimume 4 kilometrojn oriente apud Morato. La stacidomo Münchenwiler-Courgevaux de la trajnlinio de Morato al Friburgo situas sur la teritorio de la najbara komunumo Courgevaux.

Lingvoj redakti

La komunumo havas du oficialajn lingvojn, nome la germanan kaj la francan. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 56,5% parolis la germanan, 30,1% la francan kaj 4,0% la portugalan.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Courgevaux datiĝas el la jaro 1055 kiel Corgivul. En la 11-a kaj 12-a jarcento estis menciitaj nobeloj de Courgevaux, kiuj supozeble ek de la 13-a jarcento loĝis en la menciita burgo. En la jaro 1684 estis konstruita la kastelo de la familio de Diessbach kaj en la jaro 1688 la kampara sidejo de la familia Herrenschwand. Sub la regado de Savojo Courgevaux apartenis al la Senjorujo Morato. Kun Morato Courgevaux fariĝis en la jaro 1475 komuna havaĵo de Friburgo kaj Berno. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Courgevaux estis definitive atribuita al la Kantono Friburgo kaj surbaze de la nova konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti