Csehi
Csehi [ĉehi] estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Vasvár. La loknomo signifas hungare: ĉeĥa.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 300
- Poŝtkodo: 9833
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 47°02′12″N 16°56'36″E
Situo redakti
Csehi situas laŭ flankovojoj for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Vasvár troviĝas 14, Zalaszentgrót 18, Zalaegerszeg 29, Szombathely 39 km-ojn.
Historio redakti
Laŭ la vilaĝnomo oni supozas, ke ĉeĥoj fondis la komunumon. Vilaĝservoj estas migra poŝto, municipa administracio. La loĝantaro okupiĝas precipe pri vinberokulturo.
Vidindaĵoj redakti
Vidindaĵo estas la romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Antonio el Padovo.
Komunumoj pri cseh (= ĉeĥo) en Hungara reĝlando redakti
Csehbánya | Cseherdős | Csehi | Csehimindszent | Csehipuszta |
Drávacsehi | Egercsehi | Kiscsehi | Ordacsehi | Sümegcsehi |