Dandong
Dandong aŭ Dandun, ĉine 丹東市 / 丹东市 estas metropolo kaj havenurbo en Ĉina Popola Respubliko en la provinco Ljaŭningo / Liaoning. La municipo administras ankaŭ la proksimajn urbetojn kaj distriktojn.
Dandong | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo • limurbo • urbego | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Ĉinio | ||||
Ŝtato | Ĉinio | ||||
Provinco | Ljaŭningo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 118 000 | ||||
Aŭtokodo | 辽F | ||||
Telefonkodo | 415 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 865 576 | ||||
Loĝdenso | 143 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 40°07′00″N 124°23′00″O / 40.116667°N, 124.383333°O (mapo) Koordinatoj: 40°07′00″N 124°23′00″O / 40.116667°N, 124.383333°O (mapo) | ||||
Alto | 2 m | ||||
Areo | 15 030 km² (1 503 000 ha) | ||||
Horzono | UTC + 8 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Dandong [+] | |||||
Geografio redakti
Dandong etendiĝas en orientnorda parto de la lando laŭ rivero Jalu, kiu estas ankaŭ landlimo de Nord-Koreio kaj oriente de la Liaodonga Duoninsulo. Ankaŭ la Flava Maro estas proksime.
Historio redakti
Dandong menciiĝis en 1876. Ĝi estis okupita fare de Japanio en 1894. Dum la Manĉukuo epoko ĝi estis provinca ĉefurbo. Ekde 1907 la haveno estis tre grava. Dum la socialismo la urbo evoluis aŭ malevoluis laŭ la najbara politiko pri Nord-Koreio.
Klimato redakti
Dandong situas en la kontinenta klimato. Jare pluvas po 926 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro. La plej varma monato estas aŭgusto, sed pro la proksima maro la temperaturo ne atingas 30 °C. La vintro komenciĝas en novembro kaj daŭras ĝis marto. Tiam estas frostoj.
Trafiko redakti
Trajnoj el Dandong atingas eĉ Pekinon, Moskvon kaj Pjongjangon. La enlanda flughaveno estas proksime. La haveno fondiĝis en 1907
Edukado redakti
En la urbo funkcias la Orienta Liaoning-Universitato kun la Esperanto-fako.
Vidindaĵoj redakti
- Ĉina muro
- La Muzeo pri Korea milito