Richard Wagstaff "Dick" Clark[1] (naskiĝis la 30-an de novembro, 1929 – mortis la 18-an de aprilo, 2012) estis radiofonia kaj televida stelulo en Usono, konata kiel la "gastigisto" de la plej longdaŭra usona televida varietea programo, American Bandstand, de 1957 ĝis 1987. Li ankaŭ dum multaj jaroj estris la ĉiujaran prezentadon de la novjorka novjaro al Usono kaj la mondo per sia Dick Clark's New Year's Rockin' Eve, kiu mondvaste disvastigis la festadon en Times Square.

Dick Clark
Persona informo
Naskonomo Richard Wagstaff Clark
Naskiĝo 30-an de novembro 1929 (1929-11-30)
en Mount Vernon
Morto 18-an de aprilo 2012 (2012-04-18) (82-jaraĝa)
en Providence Saint John's Health Center, Santa Monica
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Mount Vernon High School • Sirakuza Universitato vd
Familio
Patrino Julia Fuller Clark vd
Infanoj Duane Clark vd
Profesio
Okupo aktoroentreprenistofilmproduktoroscenaristo • radio-prezentisto • televida produktoro • game show host • prezentisto • televida personaĵo vd
Aktiva dum 1945–2012 vd
Verkado
Verkoj American Bandstand vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Per American Bandstand, li ludis gravan rolon en la "legitimigado" de rokenrolo en Usono," ne nur popularigante ĝin al gejunuloj, sed ankaŭ al pli aĝaj generacioj. Multaj konataj muzikistoj unue konatiĝis per American Bandstand, interalie Ike kaj Tina Turner, Smokey Robinson kaj Miracles, Stevie Wonder, Talking Heads, kaj Simon kaj Garfunkel. Liaj programoj estis inter la plej fruaj, kie malsamrasuloj prezentadis programerojn sur la sama scenejo kaj la spektantaro kunsidis rase miksite. La kantisto Paul Anka asertas ke la programo de Clark respondecis pri la kreado de "junula kulturo", kaj pro lia juneca aspekto oni ofte nomis Clark "la plej maljuna dekkelkjarulo" en Usono, aŭ eĉ en la mondo.

Clark sukcese gvidis sian propran firmaon,[2] Dick Clark Productions, kiel prezidanto kaj estro. Krome li entreprenis fondi restoracian ĉenon, "American Bandstand Diner," laŭŝablone de Hard Rock Cafe. Ekde 1973, li kreis kaj produktis la ĉiujaran premiprogramon American Music Awards, similan al Grammy Awards.

Clark suferis gravan apopleksioon malfrue en 2004. Kvankam tio daŭre difektis lian kapablon paroli, Clark revenis al sia programo New Year's Rockin' Eve je la 31-a de decembro, 2005/1-a de januaro, 2006. Post tio li aperis ĉe la Premioj Emmy la 27-an de aŭgusto, 2006, kaj ĉe ĉiu New Year's Rockin' Eve ĝis inkluzive de tiu de 2011/2012. Clark mortis la 18-an de aprilo, 2012, 82-jara, pro infarkto post medicina traktado.[3] Post lia morto, ŝtatprezidanto Barack Obama diris, "Per American Bandstand li enkondukis jardekojn da spektantoj al la muziko de nia epoko."[4]

Early life redakti

Kariero redakti

Radio kaj televido redakti

American Bandstand redakti

Dick Clark's New Year's Rockin' Eve redakti

Pyramid game shows redakti

Radio-programoj redakti

Aliaj televidaj programoj redakti

Other media appearances redakti

Persona vivo redakti

Maljunaĝo kaj morto redakti

Apopleksio kaj ĝia postsekvo redakti

Morto redakti

Kreditoj redakti

Televido redakti

Premioj kaj honoroj redakti

Citaĵoj redakti

  1. Dick Clark on. Tv.com (20 10-07-19). Arkivita el la originalo je 2011-06-04. Alirita September 2, 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-04. Alirita 2012-04-19.
  2. Dick Clark: inducted in 1993 | The Rock and Roll Hall of Fame and Museum, eld. Rockhall.com, alirdato 2010.09.02
  3. ABC News (2012-04-18). Dick Clark, Entertainment Icon Nicknamed 'America's Oldest Teenager,' Dies at 82. Alirita 2012-04-18.
  4. President Obama leads tributes to TV host Dick Clark, BBC; alirdato 2012-04-19

Eksteraj ligiloj redakti