Fazil Iskander (ruse Фазиль Абдулович Искандер; naskiĝis la 6-an de marto 1929 en Suĥumo) estas abĥazdevena rusa verkisto, famiĝinta pro siaj tre vivaj priskriboj de kaŭkazia ĉiutaga vivo.

Fazil Iskander
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1929 (1929-03-06)
en Suĥumo
Morto 31-an de julio 2016 (2016-07-31) (87-jaraĝa)
en Peredelkino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korhalto vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Literatura instituto Maksim Gorkij vd
Subskribo Fazil Iskander
Profesio
Okupo scenaristoverkistoĵurnalisto • romanisto • poeto • eseisto vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva en Abĥazio vd
Aktiva dum 1957– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas la plej vaste konata abĥaza intelektulo, tamen dum la abĥaz-kartvela konflikto li distanciĝis de ambaŭ flankoj, kritikante ilin. Dum multaj jaroj li loĝas en Moskvo.

La plej konata verko de Iskander estas ciklo "Sandro el Ĉegem", en kiu li priskribas vivon de fikcia abĥaza vilaĝo ekde la komenco de la 20-a jarcento ĝis 1970-aj jaroj. Amuza kaj ironia verkomaniero de la aŭtoro igis komentantojn nomi lin "Marquez de Abĥazio".