Ferenc Csúcs
Ferenc Csúcs [ĉUĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csúcs Ferenc estis hungara skulptisto, medalisto, restaŭristo.
Ferenc Csúcs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 8-an de oktobro 1905 en Szentes (Hungara reĝlando) |
Morto | la 7-an de junio 1999 en Törökbálint (Hungario) |
Tombo | Cinkota Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Horváth Mihály Grammar School • Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • medalisto |
Ferenc Csúcs [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1905 en Szentes, li mortis la 7-an de junio 1999 en Törökbálint.
Biografio redakti
Ferenc Csúcs estis faklaboristo, samtempe laŭ vespera kurso li studis la oraĵistan fakon en la Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo, Lia ĉefinstruisto estis Elek Lux. Li studis en Reĝa Belarta Altlernejo inter 1927-1933. Lia majstro estis István Szentgyörgyi (skulptisto). Post la diplomo li havis stipendion en Romo, sed li vizitis ankaŭ la plej gravajn italajn urbojn. Li debutis en ekspozicio en 1929. En 1943 li denove ricevis stipendiojn, en la sekva jaro li soldatiĝis, fine li estis militkaptito. Dum la socialismo li estis skulptisto en ŝtata entrepreno, aŭ restaŭristo en muzeo. Tamen lia elstara verkobranĉo estis la medalo, li kreis 250 medalojn. Li ricevis premiojn inter 1937-1995.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1942, 1976, 1985, 1995)
- Szentes (1990, 1996)
- Szeged (2005)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1930, 1935-1944, 1949, 1954, 1960, 1973, 1993)
- Arthalo Budapeŝto (1933, 1950-1965, 1978)
- Venecia Bienalo (1938, 1940, 1942)
- Milano (1940)
- Parizo (1957)
- Pécs (1969, 1971, 1974, 1976)
- Berlino, Sofio (1974)
- Sopron (1977, 1983, 1989)
- Esztergom (1983)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
-
Reliefoj (Budapeŝto)
-
Marista monumento
Elektitaj medaloj redakti
- Tomaso Esze
- Mihály Munkácsy (1944)
- Matiaso la 1-a (Hungario) (arĝenta memormedalo)
- Mementote Almae Matris - Nagykálló - 1870-1970 (bronza memormedalo)
- Ferenc Kazinczy