Feriz Berki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Berki Feriz estis hungara ortodoksa pastro, altlerneja instruisto.

Feriz Berki
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1917 (1917-12-18)
en Kotor
Morto 7-an de januaro 2006 (2006-01-07) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno
Okupo
Okupo verkisto • ortodoksa sacerdoto
vdr

Feriz Berki[1] naskiĝis la 31-an de decembro 1917 (laŭ nun uzata kalendaro) en Cattaro (Aŭstrio-Hungario, Dalmatio, nuntempa Kotor en Montenegro), li mortis la 7-an de januaro 2006 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Feriz Berki finis siajn studojn pri greka ortodoksa teologio kun diplomo en Ateno en 1940, baldaŭ en 1957 li doktoriĝis en Prešov (Ĉeĥoslovakio). Inter 1941 kaj 1952 li havis postenon en la religia kaj eduka ministerio en Budapeŝto, sed li instruis ankaŭ en la ortodoksa altlernejo same en Budapeŝto ĝis 1944. Dum la nazia erao li estis arestita kaj deportita. Tuj post fino de la 2-a mondmilito li estis nomumita pastro de la greka ortodoksa komunumo en Budapeŝto, kaj baldaŭ li fariĝis estro de la hungara ortodoksa eklezio. En 1954 li iĝis diakono, preĝejestro kaj pastro de la Ortodoksa katedralo Ĉieliro de Maria (Budapeŝto). Post kiam la Hungara Ortodoksa Eklezio aliĝis al la Monda Konsilio de Eklezioj, Berki ankaŭ intervenis en la laboro kaj administrado de hungara ekumenismo. En tiu agado li havis fortan apogon de komunistoj.

En 1942 li edziĝis, en 1944 kaj 1946 idoj naskiĝis. Li ricevis plurajn ekleziajn kaj hungarajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Magyarországi Ortodox Keleti Egyház szervezése (1942)
  • Aranyszájú Szent János Isteni Liturgiája (tradukaĵo, 1944)
  • A keleti orthodox egyház elnevezéséről (1945)
  • Kánonok könyve (tradukaĵo, 1946)
  • Liturgikon I–II. (1955–1972, 1980–2003)
  • Imakönyv az ortodox keresztények számára (1956, 1987)
  • Ē en Ungaria, orthodoxos ekklēsia (1964, 1994)
  • Hymnologion I–II. (1969)
  • Újgörög társalgási zsebkönyv (1969)

Fontoj redakti

Referencoj redakti