Flugo 370 de Malaysia Airlines

Flugo 370 de Malaysia Airlines (MH370, ankaŭ konata kiel China Southern Airlines Flight CZ748)[1] estas malaperinta internacia flugo de Malaysia Airlines.[2] La aviadilo enhavis 227 pasaĝerojn kaj dekdu aviadilanojn.[3]

Flugo 370 de Malaysia Airlines
Boeing 777-200ER Malaysia AL


Boeing 777-200ER Malaysia AL

horara flugo • malapero de aviadilo
Ĝenerala informo
Dato  8-a de marto 2014
Tempo  ĉ. 01:22 UTC
Karaktero  Malaperis de la radaro
Kaŭzo  nekonata
Loko  Golfo de Tajlando
Geografia situo 6° 55′ 15″ N, 103° 34′ 43″ O (mapo)6.9208333333333103.57861111111Koordinatoj: 6° 55′ 15″ N, 103° 34′ 43″ O (mapo)
Flugo  IY626
Punkto de ekflugo  Kuala-Lumpuro
Punkto de alflugo  Pekino
Aviadilo
 Tipo  Boeing 777-200ER
Flugkompanio  Malaysia Airlines
Flanka numero  9M-MRO
Pasaĝeroj  227
Aviadilanoj  12
vdr

Flugo 370 foriris el Kuala-Lumpuro, Malajzio, je horo 00:41 la 8-an de marto 2014 (MST; UTC+8) por entabeligita flugo de ses horoj al Pekino, Ĉinio. La aernavigadestrejo en Subang perdis la kontakton kun la aviadilo je ĉ. 01:22, dum ĝi flugas super la Golfo de Tajlando. Oni raportis la mankon je 02:40.[4]

La usona Federacia Oficejo de Enketado (FBI) esploras ĉu terorismo ludas rolon. Du pasaĝeroj, unu el Aŭstrio kaj alia el Italio, estas nomitaj en la manifesto. Kvankam oni pliposte malkovris ke ili ne estis en la aviadilo ĉar iliaj pasportoj estis ŝtelitaj.[5] Intertempe, malajziaj aŭtoritatoj asertas ke la identeco de du aliaj pasaĝeroj estas falsa.[6][7]

La malajzia ĉefministro Naĝib Razak anoncis je la 24-a de marto 2014 ke la aviadilo plej verŝajne kraŝis en la Hindan Oceanon, 2000 km sudokcidente de la aŭstralia urbo Perth, kaj ke neniu supervivis la katastrofon.

Je la 29-a de julio 2015 oni trovis rompopecon de Boeing 777 sur la strando de La Réunion, en la najbareco de Madagaskaro. La peco estas flaperono, parto de la flugilo. Tuj post la trovo oni spekulaciis ke ĝi devenas de la malaperinta flugmaŝino de flugo MH370. Je la 5-a de aŭgusto 2015 ĉefministro Najib Razak de Malajzio deklaris, ke spertuloj "konklude konfirmis ke la aviadila rompaĵo trovita en La Réunion estas vere de MH370".[8]

Ŝtataneco de pasageroj kaj aviadilanoj
Ŝtataneco Pasaĝeroj Aviadilanoj Totalo
Aŭstralio Aŭstralio 6 0 6
Kanado Kanado 2 0 2
Popola Respubliko Ĉinio Popola Respubliko Ĉinio 152 0 152
Honkongo Honkongo 1 0 1
Francio Francio 4 0 4
Barato Barato 5 0 5
Indonezio Indonezio 7 0 7
Irano Irano 2 0 2
Malajzio Malajzio 38 12 50
Nederlando Nederlando 1 0 1
Nov-Zelando Nov-Zelando 2 0 2
Rusio Rusio 1 0 1
Tajvano Tajvano 1 0 1
Ukrainio Ukrainio 2 0 2
Usono Usono 3 0 3
Nekonataj 2 0 2
Totalo 227 12 239
Loko de malapero (1) kaj ebla kraŝloko (2)


Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Beijing-bound flight from Malaysia missing. USA Today (9-a de marto 2014). Alirita 9-a de marto 2014.
  2. Terrorism not ruled out in disappearance of Malaysia Airlines jet. Chicago Tribune (8-a de marto 2014). Arkivita el la originalo je 2014-03-08. Alirita 9-a de marto 2013.
  3. "Malaysia Airlines 'loses contact with plane'", BBC, 8-a de marto 2014. Kontrolita 8-a de marto 2014.
  4. Crash: Malaysia B772 over Gulf of Thailand on Mar 8th 2014, aircraft missing. The Aviation Herald. Alirita 8-a de marto 2014.
  5. Passengers on Malaysia Airlines plane come from 14 countries, airline says. CNN. Turner Broadcasting System (8-a de marto 2014). Alirita 9-a de marto 2014.
  6. "Two more Europeans with suspect identities onboard missing MH370", 9-a de marto 2014. Kontrolita 9-a de marto 2014.
  7. Pete Williams. "Malaysia Probes Identity of Four Passengers on Missing Jet", 9-a de marto 2014. Kontrolita 9-a de marto 2014.
  8. Malaysia confirms plane debris is from Flight MH370 (angle) (HTML). Reuters (2015-08-05). Arkivita el la originalo je 2015-08-07. Alirita 2015-08-05.