Gesztely (gestej) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Miskolc.

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Gesztely situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Hernád, laŭ flankovojoj, ĉefvojo Miskolc-Sátoraljaújhely preteriras. Felsőzsolca troviĝas 10, Szikszó 14, Miskolc 21 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el 1219 en formo "Gesztel". En 1585 ĝi menciiĝas, kiel kampurbo. Ekde 1598 la urbeto apartenis al la Osmana Imperio, dume hajdukoj loĝadis tie. En 1640 la vilaĝo refondiĝis, ĉar pli frue ĝi senhomiĝis. En 1849 la hungara armeo venkis la rusojn. En 1919 la ĉeĥa legio okupis la vilaĝon.

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.

Vidindaĵoj redakti

  • kalvinana preĝejo
  • romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino de 1802, la turo estas 33 m-ojn alta
  • monumento pri batalo en 1849
  • kasteloj de Majzler kaj Csicseri (ĉiĉeri)
  • nobeldomo de Puky (puki), nun klubo de maljunuloj

Famulo redakti