Giuseppe Giacosa

itala dramverkisto

Giuseppe Giacosa (21a de oktobro 18471a de septembro 1906) estis itala poeto, kaj verkisto por teatraĵoj kaj libretoj.

Giuseppe Giacosa
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1847 (1847-10-21)
en Colleretto Giacosa
Morto 1-an de septembro 1906 (1906-09-01) (58-jaraĝa)
en Colleretto Giacosa
Mortis per astmo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Torino vd
Profesio
Okupo libretisto • poeto • verkistodramaturgo • teatra aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Colleretto Parella, nune Colleretto Giacosa, ĉe Torino, Italio. Li studis en la Universitato de Torino, nome en la Altlernejo por Juro. Kvankam li gradiĝis en juro, li ne sekvis la juran karieron.

Li akiris dekomencan famon pro sia teatraĵo Una Partita a Scacchi ("Ŝakludo") en 1871. Lia ĉefa fako estis ja teatroverkado, kion li plenumis kaj ingenie kaj simplece, uzante temojn aktualajn en Piemonto kaj por la tiutempa burĝaro. Li verkis La signora di Challant (Sinjorino Challant, baze sur novelo de Matteo Bandello, por fama franca aktorino Sarah Bernhardt, ludita en Novjorko en 1891.

Giacosa verkis la finan poluritan version de la libreto por la opero de Giacomo Puccini nome Manon Lescaut, kiu estis komencita de Ruggero Leoncavallo, Marco Praga, Domenico Oliva, kaj Luigi Illica. Li verkis ankaŭ la libretojn uzitajn de Puccini por La bohème, Tosca kaj Madama Butterfly kunlabore kun Luigi Illica. Illica havigis la intrigon kaj la dialogon, kaj Giacosa poluris la libreton en versoj.