Gregorio la 16-a

papo de la katolika eklezio

Gregorio la 16-a, naskita la 16-an de septembro 1765 en Belluno kun la nomo Bartolommeo Alberto Cappellari, estis papo de la 5-a de februaro 1831 ĝis la 1-a de junio 1846, kiam li mortis en Romo. Li estis romualdano.

Papo
Papo
Gregorio la 16-a
254-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Bartolomeo Alberto Mauro Cappellari
Pontifiko de 2-a de februaro 1831
ĝis 1-a de junio 1846
Antaŭulo Pio la 8-a
Sekvanto Pio la 9-a
Persona informo
Naskiĝo 18-a de septembro 1765
en Belluno, Italio
Morto 1-a de junio 1846
en Romo, Italio
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina lingvoitala lingvo [#]
Subskribo Gregorio la 16-a
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

La konklavo por lia elekto daŭris sufiĉe longe; laŭ iuj 54 aŭ 64 tagojn; ĝi finiĝis la 2-an de februaro 1831. Antaŭ sia elekto Gregorio estis ne episkopo, sed monaĥeja abato (eklezie samranga al episkopo, sed ne al kardinalo). Li estis la lasta ne-episkopo, kiu estis elektita kiel papo.

Vivo redakti

Cappellari aliĝis al la monakejo romualdana de Murano kaj iĝis ties abato. Li gajnis bonajn sciojn pri orientaj lingvoj. Lia verko »Trionfo della Santa Sede«, kiu tradukitis en multajn lingvojn, kaŭzis lian ordenestrigon. Papo Leono la 12-a nomumis lin en 1826 kardinalo kaj igis lin ĉefon de la Papa Kongregacio por la evangelizado de la popoloj.

Post la finfaro de la konkordato kun Nederlando (ankoraŭ dum la regado de Leono la 12-a) la papo Pio la 8-a nomumis Cappellari la ĉefintertraktanto kun la prusoj. Temis pri reguligo de geedzecoj inter katolikoj kaj protestantoj.

Atingoj kaj karaktero redakti

Kvankam Cappellari persone estis modesta kaj bonhumora li enkondukis, post la papiĝo, tre malmodernajn tendencojn en la Papan Ŝtaton favorante la jezuitojn. Ribeloj baldaŭ finigitis kun helpo de aŭstraj trupoj. La de aliaj eŭropaj registaroj rekomendita plimodernigo de la Papa Ŝtato ne okazis. En 1832 sekvis nova ribelo; pro denova aŭstra helpo trupoj el Franclando sekve okupis Ancona. La sekvajn jarojn alternis rebeletoj, amnestietoj, plirigidigoj. Ĉirkaŭ 2000 politikaj arestitoj salajritis je la fino de la regado de Gregorio la 16-a.

Gregorio ankaŭ havis multkostajn elspezojn ekz. por akvokondukilo ĉe Tivoli, por la finkonstruo de la Paŭlo-kirko. Inverse li meritis pri la ordigo de la artkolektoj papaj kaj la malfermigo de la Vatikana biblioteko por esploristoj. Ultramontanismo kreskis dum lia regado.

Interesaĵoj redakti

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 269, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti