Henri GUISAN (naskiĝis la 21-an de oktobro 1874 en Mézières kaj mortis la 7-an de aprilo 1960 en Pully) estis dum la 2-a mondmilito la generalo kaj supera ĉefo de la Svisa Armeo.

Henri Guisan
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1874 (1874-10-21)
en Mézières
Morto 7-an de aprilo 1960 (1960-04-07) (85-jaraĝa)
en Pully
Tombo Pully cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Laŭzano
Memorigilo Henri Guisan
Familio
Edz(in)o Helen Margaret Gould
Infano Henri Guisan junior
Okupo
Okupo oficiropolitikisto
vdr
Henri Guisan

Juneco kaj eduko redakti

Henri Guisan estis la filo de la kampara kuracisto d-ro Charles-Ernest Guisan. Lia patrino estis Louise-Jeanne Bérangier. Ŝi mortis, kiam Henri Guison estis 10-monata. En la aĝo de dek jaroj Guisan vizitis la progimnazion en Laŭzano, kie li estis membro en la kadeta grupo Corps des Cadets, kiu estis integrita al la lernejo. Por plibonigi siajn konojn de la germana lingvo li pasis ses monatojn en Germanio. Post sia reveno li faris la abituran ekzamenon kaj komencis studi medicinon. Ĉar la kuracista profesio ne plaĉis al li, li ŝanĝis la fakojn unue al natursciencoj, tiam al juro kaj fine agrikulturo, en kiu fako li finis siajn studojn en Liono.

Kariero redakti

La 13-an de decembro 1893 Herni Guison estis rekrutita kiel soldato de la kavalerio, tamen li poste absolvis sian somerrekrutlernejon kiel kampartilieristo en la jaro 1894 en Bière. En la jaro 1897 li edziĝis al Mary Doelker kaj instaliĝis kiel agrikulturisto en Chesalles-sur-Oron. En la jaro 1902 li transprenis de sia bopatro la kamparan bienon Verte Rive en Puly apud Laŭzano. En la sekvantaj jaroj li faris grandan karieron en la Svisa Armeo. Ĝis la 1-a mondmilito li akiris la gradon de majoro. Dum la milito li estis plurfoje ĉe la germana orientfronto por lerni la milittaktikon. En la 1930-aj jaroj li laboris por la Internacia Olimpika Komitato.

Elekto kiel generalo redakti

Kiam en somero 1939 la situacio en Eŭropo fariĝis pli kaj pli danĝera la 30-an de aŭgusto 1939 la Federacia Asembleo elektis lin kiel 4-a generala de la Svisa Armeo. (La generalo estas la ĉefo de la Svisa Armeo. En pacaj tempoj tiu posteno vakas, kaj la supera ordono pri la armeo apartenas al la Federacia Konsilio. Kiam milito minacas la landon, la Unuiĝinta Federacia Asembleo elektas generalon, kiu transprenas la ordonpovon pri la armeo kaj posedas specialajn kompetentecojn.) Pro siaj ne disputataj fakaj konoj, kaj ĉar la franca parto de Svislando dum tiu tempo havis nur unu solan membron en la Federacia Konsilio, Guisan estis elektita en la unua balotrondo per 204 de 229 eblaj voĉoj.

La mito pri la generalo redakti

Inter la membroj de la generacio, kiu travivis la 2-an mondmiliton la generalo, kiel oni nomis lin, fariĝis kvazaŭ mita figuro, kiu protektis Svislandon de Hitler kaj savis la liberecon de la nacio. Historiistoj tamen kritikas tiun hipotezon, ĉar evidente Guison serĉis la proksimecon al Germanio, pensante, ke tio estas vojo por eviti germanan atakon. Fakto tamen ankaŭ estas, ke Guisan ĉiam kuraĝigis la svisajn soldatojn. Dum sia fama raporto de la 25-a de julio 1940 sur Rütli li anoncis la strategion de la retiriĝejo (france réduit), tio estas aro da gigantaj fortikaĵoj en la Alpoj, al kiu la svisa armeo povis sin retiriĝi, se fremda armeo sukcesintus penetri la landon.

Fontoj redakti

Ĉi-tiu artikolo baziĝas sur libera traduko de la koncerna artikolo en la germanlingva vikipedio kaj ankaŭ la sube menciita artikolo en la Historia Leksikono de Svislando.

Eksteraj ligiloj redakti