Joachim WITTSTOCK (naskiĝinta la 28-an de aŭgusto 1939 en Sibio) estas rumania verkisto germanlingva, literaturhistoriisto, tradukisto apartentante al la etno de la transilvaniaj saksoj.

Joachim Wittstock
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1939 (1939-08-28) (84-jaraĝa)
en Sibiu
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Profesio
Okupo verkisto • literatursciencisto • bibliotekistolingvisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Wittstock frekventis la elementaran kaj mezan lernejojn en Brașov, kie li trapasis la abiturientan ekzamenon en la jaro 1956-a. Poste li studis ĝis 1961 germanistikon kaj la rumanistikon ĉe la Universitato de Kluĵo. Poste li deĵoris kiel instruisto kaj bibliotekisto en Cisnădie kaj en la naskiĝurbo; inter la jaroj 1971 kaj 1999 li estis scienca kunlaboranto de la Esplorcentro pri sociaj sciencoj de Sibio kiu alinomiĝis post 1989 je Instituto pri sociaj-humanismaj esploradoj. Tiuloke li laboris en la kampo literaturhistorio, laŭ komisio de la Rumania Akademio bukareŝta.

Li verkis studojn multajn pri la germanlingva literaturo de Transilvanio, de Banato kaj de Bukovino. Li estis kunredaktisto kaj kunaŭtoro de multaj prezentiloj presitaj pri la germanlingva literaturo de Rumanio zorgante dum multaj jaroj diverspostene pri la jarlibro germanlingva de la akademieldonejo (Forschungen zur Volks- und Landeskunde). Wittstock ankaŭ eldonis kvar volumojn kun la verkaro de sia patro Erwin Wittstock (eldonejo Kriterion, Bukareŝto 1979–1991) kaj publikigis la monografian studaĵoj Erwin Wittstock. Das erzählerische Werk (eldonejo Dacia, Kluĵo 1974).

La scienculo estas ekde 1979 membro de la Rumania ligo porverkista (filio sibia). Ekde 1991 li estas aniĝinto de la Germana Ŝilero-societo (Marbach am Neckar) kaj ekde 1992 de la Artista gildo Esslingen. Wittstock estas vivanta en sia naskiĝurbo.

Verkoj (elekto) redakti

  • Botenpfeil. Gedichte. Dacia Verlag, Cluj-Napoca 1972
  • Blickvermerke. Dreiundvierzig Texte. Dacia Verlag, Cluj-Napoca 1976
  • Karussellpolka. Erzählung. Dacia Verlag, Cluj-Napoca 1978
  • Parole Atlantis. Erzählende und betrachtende Prosa. Dacia Verlag, Cluj-Napoca 1980
  • Mondphasenuhr. Worte in gebundener und ungebundener Rede. Dacia Verlag, Cluj-Napoca 1983
  • Ascheregen. Parallele Lebensbilder und ein Vergleich. Dacia Verlag, Cluj-Napoca 1985. Rumänisch von Al. Teodorescu. Editura Kriterion, Bukarest 1989
  • Morgenzug. Vergegenwärtigungen, Überlegungen. Dacia Verlag, Cluj-Napoca 1988
  • Der europäische Knopf. Betrachtende und erzählende Prosa. DIPA Verlag, Frankfurt/Main 1991
  • Spiegelsaal. Skizzen, Erzählungen. Kriterion Verlag, Bukarest 1994
  • Die dalmatinische Friedenskönigin. Zwei Erzählungen aus südöstlichem Zeitgeschehen. Skarabaeus/Edition Löwenzahn, Innsbruck 1997
  • Kurator, Söldner, Gouverneur und andere Prosa. Kriterion Verlag, Bukarest 1998
  • Scherenschnitt. Beschreibungen, Phantasien, Auskünfte. hora Verlag, Sibiu 2002
  • Bestätigt und besiegelt. Roman in vier Jahreszeiten. ADZ Verlag, Bukarest 2003
  • Keulenmann und schlafende Muse. Erfahrungsschritte. hora Verlag, Sibiu 2005
  • Die uns angebotene Welt. Jahre in Klausenburg. Roman. ADZ Verlag, Bukarest 2007
  • Dumbrava morilor. Schiţe şi nuvele. Rumänisch von Nora Iuga. Institutul Cultural Român, Bucureşti 2007
  • Einen Halt suchen. Essays. Hora Verlag, Sibiu 2009
  • Protectoarea dalmată a păcii. Pagini de proză. Rumänisch von Laura Balomiri, Nora Căpăţână, Ioana Constantin, Carmen Popa und Maria Sass. Editura Techno Media, Sibiu 2009
  • Die blaue Kugel. Erzählungen über Hermannstädter Gebäude und ihre Bewohner. hora Verlag, Sibiu 2012
  • Margarete Depner. Eine Bildhauerin in Siebenbürgen. Mitautorin: Rohtraut Wittstock. hora Verlag, Sibiu 2014
  • Strania călătorie a lui Peter Gottlieb. Povestire. Rumänisch von Nora Iuga. Editura Tracus Arte, Bukarest 2015
  • Weiße Lagune und andere Reisestationen. hora Verlag, Sibiu 2016

Honoroj redakti

Joachim Wittstock ricevis premiojn de la Rumania ligo porverkista (centra seĝo bukareŝta, 1978/1983/2002) kaj la Opera-omnia-premio 2007 de la filio sibia. En 1991 la germana Ŝilero-fondaĵo (Vajmaro) helpis lin monopremio, krome en 1991 la Artista gildo aljuĝis la Andreas-Gryphius-premion al li.

Ekde 2000 li estas honora doktoro de la Universitato Lucian Blaga Sibiu kaj kavaliro de la rumania meritordeno Pentru Merit. La transilvanian-saksian kulturpremion li gajnis en 2010.

Literaturo redakti

  • Stefan Sienerth, Walter Myß (Hrsg.): Lexikon deutschsprachiger Schriftsteller. Von den Anfängen bis zur Gegenwart. Bd. 2: 20. Jahrhundert. Gesamtredaktion: Kurt Böttcher. Georg Olms Verlag, Hildesheim-Zürich-New York 1993. S. 821–822.
  • Stefan Sienerth: Lexikon der Siebenbürger Sachsen. Wort und Welt Verlag, Thaur bei Innsbruck 1993, S. 577.
  • Bibliographie Joachim Wittstock. In: Germanistische Beiträge der Lucian-Blaga-Universität. Universitätsverlag Sibiu. Band 12, 2000, S. 30–70; Band 25, 2009, S. 173–194; Band. 25 hrsg. von Maria Sass unter Mitarbeit von Sunhild Galter enthält Studien und Aufsätze zu Joachim Wittstocks Werk.
  • Paul Niedermaier: Academia Română. Institutul de Cercetări Socio-Umane Sibiu. Semicentenar 1956–2006. Editura Honterus, Sibiu 2006, S. 209–212.
  • Carmen Elisabeth Puchianu (Hrsg.): Kronstädter Beiträge zur germanistischen Forschung, Band XI, Festschrift für Joachim Wittstock. aldus Verlag, Brașov 2009.

Eksteraj ligiloj redakti