Klára Göndör
Klára Göndör, laŭ hungarlingve kutima nomordo Göndör Klára estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia origina familia nomo estis Steinauer, ŝia patrino estis Gizi Bogár.
Klára Göndör | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Steinauer Klára Ilona |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1921 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de aprilo 2014 (92-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Leövey Klára Gimnázium |
Familio | |
Patrino | Gizi Bogár |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Klára Göndör [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1921 en Budapeŝto, ŝi mortis en 2014.
Biografio redakti
Klára Göndör frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi studis en pedagogia lernejo. Tamen ŝi iĝis primadono kaj subreto ekde 1940. Inter 1942-1944 ŝi apartenis al teatro de tiam hungara urbo Nagyvárad, poste ŝi havis rolojn en aliaj teatroj. Ŝiaj pli gravaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Kisfaludy (1951-1958)
- Teatro de Kecskemét (1958-1968)
- Teatro Petőfi (Veszprém) (1968-1979)
- Teatro József Attila (1979-1986).
En 1986 ŝi pensiuliĝis. Ŝi ricevis premiojn en 1974 kaj 1978.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - S-ino Capulet
- La komedio de eraroj - Emilia
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Olivia
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Hippia; Éva
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Stázi; Cecilia
- Friedrich Schiller: Maria Stuart - Elizabeta
- József Katona: Bánk bán - Melinda
Elektitaj kinejaj filmaj roloj redakti
- ‘‘Szentjános fejevétele’‘ (1966)
- ‘‘Korkedvezmény’‘ (1979)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti
- ‘‘Családi kör’‘ (1980-1981)
- ‘‘Kisváros’‘ (serio, 1994-1996)
- ‘‘Családi album’‘ (1999)
Aliaj laboraĵoj redakti
- en kelkaj eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Giulietta Masina kaj aliaj
- Patyolatkisasszony reĝisoro de muzika komedio
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj