László Misoga [lAslO miŝoga], laŭ hungarlingve kutima nomordo Misoga László estis hungara aktoro, komikisto. Lia edzino estis Anci Barna.

László Misoga
Persona informo
Naskonomo Misoga László
Naskiĝo la  16-an de junio 1895(nun 1895-06-16)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 8-an de aprilo 1969
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Anci Barna
Okupo
Okupo aktoro
vdr

László Misoga [1] naskiĝis la 16-an de junio 1895 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de aprilo 1969 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Misoga akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi en 1919, poste li estis aktoro jardekon en migranta trupo de Mihály Fekete en pluraj urboj en Transilvanio, kiuj jam apartenis al Rumanio. En 1931 li revenis al restanta Hungario (Debrecen (1931), Szeged (1932), Miskolc (1933)). Ekde 1934 li havis rolojn en kabaredoj, escepte en Teatro Katona József en 1935 kaj en Teatro Madách inter 1952-1958. Ekde 1937 li havis pli ol 120 rolojn en filmoj kaj li estis ofte aŭdeble en la Hungara Radio. Li pensiuliĝis en 1966.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti

  • Veréb utcai csata (1959)
  • A Tenkes kapitánya (1964) kamparano
  • Keménykalap és krumpliorr (1978)

Fontoj redakti