Levinus Lemnius (1505-1568) estis nederlanda kuracisto, astrologo, helenisto, hebreisto, humanisto kaj aŭtoro. Lia teorio pri teratologio konektiĝas kun la aristotela teorio pri la generacio kun denaskaj difektoj. Kune kun Johann Weyer li kontribuis kun la teorio pri la demonologio, sugestante ke la mensa malsano kaj mensaj perturboj estas fizike kaŭzataj, anstataŭ esti rezulto el ekstera influo. Li ankaŭ kreditis al Salomono pri la invento de la magneta kompaso.

Levinus Lemnius
(1505–1568)
Nederlanda kuracisto, helenisto, hebreisto, humanisto kaj aŭtoro. Oni kreditas al li la unuan osto-kolorigon per la ruĝa inko de la rubia tinkturo.
Nederlanda kuracisto, helenisto, hebreisto, humanisto kaj aŭtoro. Oni kreditas al li la unuan osto-kolorigon per la ruĝa inko de la rubia tinkturo.
Persona informo
Naskiĝo 20-a de Majo 1505
en "Zierikzee", Nederlando
Morto 1-a de Julio 1568
en "Zierikzee", Nederlando
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinanederlanda vd
Ŝtataneco Habsburga Nederlando vd
Alma mater Universitato de Loveno
Universitato de Padovo
Universitato de Gento
Profesio
Okupo verkisto • kuracisto-verkisto • astrologo • katolika sacerdoto vd
Laborkampo medicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
"Pri la kaŝaj naturecoj de la mirakloj", verko publikigita en 1573.

Lemnius studis medicinon en la Universitato de Loveno gvidata de Rembert Dodoens kaj Conrad Gesner kaj orientita de Andreo Vesalio en Padovo. Li ankaŭ studis teologion en la Universitato de Gento. Li ankaŭ konadis la grekan kiun li lernis kun Adrian Amerot (mortis 1560) en Loveno, kaj la hebrean.

Post diplomiĝo, li vivis iom da tempo en Svisio, Italio, kie li ricevis sian doktorecon en 1526, kaj Britio, antaŭ ol reveni hejmen al sia naskiĝurbo (1527). En Zierikzee, Lemnius estis populara kuracisto, ĉar en tri infektaj krizoj (1529, 1532 kaj 1537) li provizis kuracrimedojn al multaj civitanoj de sia urbo kaj de la ĉirkaŭa regiono. Post la morto de sia edzino li iĝis pastro en la Katedralo de Sankta Livino (580-657). Lemnius sin dediĉis ĉefe al naturaj fenomenoj kaj naturaj mirindaĵoj.

Dum la tiamaj verkoj celis amuzi la homojn, Lemnius havis la apartan intereson pri konservado kaj naturaligo de la dia ĉeesto en la naturo kontraŭ la tendenco de la samtempa filozofio. Lemnius ĉiam admonis por ke ni adoptu virtan vivon, tiel ke ĝi ebligu la sanon de la korpo kaj de la menso.

Li deklaris ke "la sano estas konservata per modereco ĉe manĝado kaj trinkado, kaj asertis ke ĉiuj ekscesoj estas malutilaj kaj nocaj, kaj per la sobreco en ĉiuj artikoloj al kiuj Galeno de Pergamo nomas kiel konservantoj de la sano, sed la modernuloj diras ke tiu estas nekonvena kaj neebla, ne ĉar ili estas nenaturaj, sed ĉar ili ne apartenas al nia korpo tia kia la sango kaj la humuroj, kvankam ili havas influon sufiĉan por vundi aŭ detrui ĝin, kiam malbona uzo estas farita de ili."[1]

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti