Margit Schönberger

Margit Schönberger [ŝonberger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schönberger Margit, vaste konata post la geedziĝo kiel Margaret Mahler [mAler] estis hungardevena-usona kuracisto, psikologo, psikiatro pri infanoj.

Margit Schönberger
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1897 (1897-05-10)
en Sopron
Morto 2-an de oktobro 1985 (1985-10-02) (88-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Loĝloko Nov-Jorko
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato Eötvös LorándMunkena universitatoFriedrich-Schiller-Universitato Jena
Okupo
Okupo Infana kaj adoleskula psikiatro • psikoanalizisto • universitata instruisto
vdr

Margit Schönberger [1] naskiĝis la 10-an de majo 1897 en Sopron. Ŝi mortis la 2-an de oktobro 1985 en Novjorko.

Biografio redakti

Margit Schönberger devenis el germana-juda-hungara familio. Ŝi frekventis lernejojn ĝis 1913 en sia naskiĝurbo, poste en Budapeŝto. Ŝi studis komence en Universitato de Budapeŝto, poste en Munkeno, Jena, Heidelberg, fine ŝi ricevis diplomon en 1922. Ŝi estis privata kuracisto en Vieno, sed ankaŭ ŝi plulernis en la universitato, fine ŝi edziniĝis en 1936. Post 2 jaroj pro molestado de judoj la geedza paro translokiĝis al Usono. En Novjorko ŝi instruis en la universitato, poste ŝi laboris en speciala infanĝardeno kiel psikiatro. Ŝi ofte okupiĝis pri skizofrenio, krome ŝi aprezis tre alta kontakton inter patrino kaj bebo.

Elektitaj libroj redakti

  • 1968: On Human Symbiosis and the Vicissitudes of Individuation Vol. 1 : Infantile Psychoses
  • 1975: The Psychological Birth of the Human Infant
  • 1977: Separation - Individuation Vol. 2 : The Selected Papers of Margaret S. Mahler
  • 1979: Selected Papers of Margaret S. Mahler
  • 1988: The Memoirs of Margaret Mahler
  • Die psychische Geburt des Menschen : Symbiose und Individuation (1993)
  • Mein Chef ist ein Arschloch, Ihrer auch? tradukita hungaren en (2005)

Fontoj redakti